esplanad/o PIV1

esplanado   Vikipedio

Placego, aparte antaŭ fortikaĵoj kaj publikaj konstruaĵoj: la Esplanado de Metz elvokis la admiron eĉ de homo, tiel multe vojaĝinta, kiel Aleksandro von Humboldt, la fama germana naturisto [1]; laboristoj, virinoj kaj infanoj […] transpaŝis la antaŭ-stacian esplanadon kaj kunpremiĝis sur najbaraj stratoj [2]; laŭ la tuta marborda esplanado vidiĝas budoj, ĉe kiuj oni povas manĝi frandaĵojn [3].
1. Raymond Schwartz: Kiel akvo de l' rivero, 3:1
2. G. García Márquez, trad. F. de Diego: Cent Jaroj da Soleco, Fonto, 1992
3. Monato, Garvan Makaj: Monda kulturo apud la maro, 2010
angle:
esplanade
ĉeĥe:
esplanáda, hist. parkán, volné prostranství
germane:
Esplanade
slovake:
priestranstvo (pred budovou ap.)

administraj notoj