*fals/i

*falsi

(tr)
Trompe ŝanĝi, aliigi la staton aŭ konsiston de io; trompe imiti la ŝajnon de io: falsita lakto, vino; ĉu Dio falsas la juĝon [1]? oni vin riproĉos kaj persekutos kaj false vin kalumnios pro mi [2]; falsatestoj [3]; falseĵurantoj [4]; vi fariseoj, falsistoj de la vero [5].
angle:
falsify, counterfeit, fake, forge
beloruse:
фальшаваць, падрабляць
ĉeĥe:
falzifikovat, falšovat, padělat, podvrhnout
ĉine:
造假 [zàojiǎ], 假的 [jiǎde], 假造 [jiǎzào], 仿冒 [fǎngmào], 假扮 [jiǎbàn], 作伪 [zuòwěi]
france:
contrefaire, falsifier (contrefaire), frelater
germane:
fälschen
hispane:
falsear, falsificar
hungare:
hamisít
japane:
偽造する [ぎぞうする], 変造する [へんぞうする], 偽作する [ぎつくする], 改竄する [かいざんする], 偽る [いつわる]
nederlande:
vervalsen
pole:
fałszować, podrabiać, falsyfikować, preparować (np. dowody)
portugale:
falsificar, falsear, adulterar, deturpar
ruse:
подделывать, фальсифицировать
slovake:
falšovať
ukraine:
підробляти, фальсифікувати

falsa

1.
Falsanta: falsa atestanto, kiu elspiras mensogojn [6]; falsa lango [7]; falsaj profetoj, kiuj venas al vi en ŝafaj feloj, sed interne estas rabemaj lupoj [8]; falsaj instruistoj, kiuj sekrete enkondukos herezojn pereigajn [9]; LIN falsa amiko [10].
2.
Malvera, neaŭtenta: falsa aserto, kalkulo, pentraĵo, subskribo; falsa novaĵo [11]; falsa sekureco [12]; falsa nomo por kaŝi la identecon de la familio [13]; la ĉefministro estas falsa inĝeniero [14]. ANT:aŭtentika
3.
Falsita: falsa pesilo [15]; treege granda falsa buklo pendis super unu el ŝiaj okuloj [16]; estis naŭ okazoj de falsa sorgobrando [17]; la falsa mono ekestis en la presejo, kiun la polico […] sukcese senvualigis [18]. VD:nenatura, artaĵa.
4.
MUZ Neĝusta, erara: falsa noto; pioniro kun ruĝa koltuko ekstaris ĉe la lernejo-pordo kaj tre false ekkantis ian pioniran kanton himnecan [19].
angle:
1. false 2. false, counterfeit, fake, forged, spurious 3. false, counterfeit, fake, forged, spurious 4. wrong
beloruse:
1. ілжывы 2. фальшывы, несапраўдны 3. фальшывы 4. фальшывы
ĉeĥe:
falešný, křivý, lichý, lživý, nepravdivý, nepravý, nepůvodní, padělaný
ĉine:
[wěi]
france:
faux (adj.), mensonger
germane:
falsch, gefälscht, unecht
hispane:
falso
hungare:
hamis
japane:
偽の [ぎの]
nederlande:
vals
pole:
1. zakłamany, pomawiający, obmawiający, krzywoprzysiężny 2. fałszywy, sfałszowany, podrobiony, spreparowany (np. dowód) 3. fałszywy, sztuczny 4. fałszujący
ruse:
1. лживый 2. поддельный, ложный, фальшивый 3. поддельный, ложный, фальшивый 4. фальшивый
slovake:
falošný, neúprimný
tibete:
རྫུན་མ་

falsaĵo

Rezulto de falsado: malaŭtenta objekto, malvera informo kaj similaj: via lango plektas falsaĵon [20]; misgvidi homojn cele ke ili kredu falsaĵon [21].
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 50:19
21. S. Abbasi, trad Trigo Peng Zhengming: Leksikono por la cifereca epoko, Unesko-kuriero, 2017-07 ĝis 09 (2)
beloruse:
падробка, фальшыўка, фальсыфікат
ĉine:
假貨 [jiǎhuò], 仿冒品 [fǎngmàopǐn], 伪造 [wěizào], 假冒 [jiǎmào], 伪钞 [wěichāo], 伪造品 [wěizàopǐn]
france:
falsification, faux (subst.)
germane:
Fälschung
japane:
偽物 [にせもの], 贋作 [がんさく], 模造品 [もぞうひん], 作り物 [つくりもの]
ukraine:
підробка, підроблена річ, фальсифікат, фальшивка

falsema, falsama

Malsincera, mensoga: kiu kaŝas malamon, tiu havas falseman buŝon [22]; atestanto falsama elspiras mensogojn [23]; la falsemo pereigos la maliculojn [24]; mi ne sidas kun homoj malveremaj, kaj kun falsemuloj mi ne iros [25]. VD:hipokrita, jezuita
angle:
false, insincere
beloruse:
ілжывы
ĉeĥe:
falešný, neupřímný
france:
fallacieux, mensonger, trompeur
germane:
falsch (Neigung, Charakter)
hungare:
hamis
japane:
人を欺く [じんをあざむく], 不誠実な [ふせいじつな]
nederlande:
vals
pole:
zakłamany, pomawiający, obmawiający, krzywoprzysiężny
ruse:
лживый
slovake:
falošný, neúprimný
ukraine:
фальшивий, облудний, нещирий

falsigi

Falsi: oni suspektadis, ke ŝi senkulpe falsigis sian propran nomon Klementino BdV .
beloruse:
фальшаваць, падрабляць
ĉeĥe:
lži, přimět k falšování
france:
falsifier
hungare:
hamisít
pole:
fałszować, podrabiać, falsyfikować, preparować (np. dowody)
slovake:
klamstvu, prinútiť k falšovaniu

falsisto

Iu, multe okupita per falsado: ho, vi fariseoj, falsistoj de la vero, vi simioj de la Dieco! [26]; vi estas nedubeble falsisto kiam vi argumentas Rsp ; pasintjare estas emisiitaj novaj monbiletoj, pli malfacile falseblaj, tiel ke la falsistoj haste cirkuligis malnovajn [27]; falsistoj sukcesis vendi minimume 8 milionojn da eŭroj [28].
angle:
forger
beloruse:
фальсыфікатар, падробнік
ĉine:
伪造者 [wěizàozhě], 造假者 [zàojiǎzhě]
france:
forge
germane:
Fälscher
japane:
偽造者 [ぎぞうしゃ], 偽作者 [ぎさくしゃ]
ukraine:
фальсифікатор

administraj notoj

~igi: Mankas dua fontindiko.