farandol/o

farandolo

MUZ
Provencdevena danco, dum kiu la dancantoj sin tenas permane en longa vico: (figure) l' almozulo kun kolegoj dancas farandolon kaj ebriaj ili grakas venĝan karmanjolon [1]; forte staras nur l' idolo de l' or-bova Di-dolar' kaj jam lamas farandolo de l' alia idolar' [2]; Belga Nacia Festo: koncerto en kiosko kun diversaj farandoloj sur urba placo komune kun urbanoj [3]; graflando de Nico […] ― la danco la plej simbola de la graflando estas la farandolo kaj ties variaĵoj [4].
angle:
farandole
beloruse:
фарандола
ĉeĥe:
farandola
france:
farandole
germane:
Farandole
hispane:
farándula
hungare:
farandole
japane:
ファランドール
katalune:
faràndula
nederlande:
farandole
pole:
farandola
portugale:
farândola
ruse:
фарандола
slovake:
farandola
ukraine:
фарандола

administraj notoj