1faz/o PV

fazo

1.
Ĉiu el la difinitaj sinsekvaj statoj en la evoluado de fenomeno; stadio1: fazoj de malsano, de milito; dum la nuna ekspozicio de la bildoj de Miró oni prezentas [...] verkojn el ĉiuj liaj kreaj fazoj [1]; li estis ankaŭ prezidento de Jugoslavio en ties lasta fazo en 1991 [2]; la landojn por la senŝuldiga programo oni pritaksas en du fazoj: unue ili devas pruvi la kapablon singardeme mastrumi [...] en la dua fazo ili devas redukti la malriĉecon [3].
a)
AST Perioda aspektoŝanĝo en turniĝo de astro: en kiu fazo estas la luno [4]; plenluno nomiĝas la fazo, dum kiu la tuta luno estas plene prilumata, novluno la fazo, dum kiu la luno estas apenaŭ videbla, ĉar tute en la ombro de la tero [5].
b)
KEM Iu el la eblaj statoj de materio: solida, flua, gasa: molekulo en la likva fazo akiras sufiĉe da kinetika energio por [...] eniri la gasan fazon [6]; ĉi tie la stabilan fazon reprezentas la papero, pli precize tegaĵo el hidratoj [7].
2.
MATFIZPIV1 Argumento de kosinusa funkcio, ofte figuranta fizikan fenomenon, kiu estas afina funkcio de tempo laŭ la tipo `2pi ft+phi`; pli speciale la termo `phi` (origina fazo) en tiu argumento: faza diferenco inter kurentintenso kaj tensio de alterna kurento trairanta kondensatoron; la lumradioj [...] difiniĝas [...] laŭ la amplitudo kaj ondolongo, [kaj] ankaŭ laŭ fazo, en foto, la fazo estas tute forĵetita, en hologramo, kaj amplitudo kaj fazo registriĝas [8].
angle:
2. phase
beloruse:
фаза
bulgare:
фаза
ĉeĥe:
fáze, stádium, časový úsek
ĉine:
阶段 [jiēduàn], 相位 [xiāngwèi], 时期 [shíqī]
france:
1. phase, étape, stade (phase) 2. phase
germane:
Phase 1.a Phase 1. Phase, Stufe, Abschnitt, Stadium, Etappe 2. Phase
hispane:
fase
hungare:
fázis, szakasz
japane:
段階 [きざはし], 局面 [きょくめん], 様相 [ようそう], 位相 [いそう], 相 [しょう]
pole:
faza 1.a faza 1. faza 2. faza
portugale:
fase
rumane:
fază 1.a fază 1. fază 2. fază
ruse:
1.a фаза 1. фаза, фазис, стадия 2. фаза
slovake:
úsek, štádium
ukraine:
фаза, фазис, стадія, етап, період, ступінь розвитку

faza

Rilata al fazo: faza ŝovo, diferenco; faza rapido; la plimulto da lumfontoj estas nesamfazaj, t.e., ne estas faza rilato inter la eligitaj fotonoj [9]; speciala aranĝo el kvar diodoj, kiu transformas alternan kurenton en la rektan uzante ambaŭ fazojn [...] estas konata kiel dioda ponto aŭ unu-faza ponta rektifilo [10].
beloruse:
фазавы
ruse:
фазовый

samfaza

Prezentanta fazan diferencon je 0° (alivorte, kies fazoj egalas unu la alian module `2pi`): lasero estas [...] aparato [...] por produkti tre paralelan, unukoloran kaj samfazan faskon de lumradioj [11].
angle:
in phase
beloruse:
у аднолькавай фазе
ĉeĥe:
mající stejnou fázi, resp. nulovou f. diferenci
france:
en phase
germane:
phasengleich, die gleiche Phase haben, nicht phasenverschoben
japane:
同位相の [どういそうの]
ruse:
софазный, находящийся в той же фазе, имеющий ту же фазу
slovake:
majúci rovnakú fázu

kontraŭfazo

Fazo ŝovita je 180° rilate al la konsiderata: du tuboj estas vibrigitaj en kontraŭfazo sur ilia natura memfrekvenco per magneta propulsbobeno muntita en la mezo [12].
angle:
antiphase, opposite phase, reversed phase
germane:
Gegenphase
ruse:
противофаза

kontraŭfaza

Prezentanta fazan ŝovon je 180° (alivorte, kun diferenco de fazoj egala al `pi` module `2pi`): la du kontraŭfazaj ondoj kompensas, malfortigas unu la alian.
angle:
out of phase, phase-delayed
france:
en opposition de phase
germane:
gegenphasig
ruse:
противоположный по фазе, находящийся в противофазе

malfaza

(evitinde) =kontraŭfaza
Rim.: La formon „malfaza“ donas PIV, kaj ĝi efektive estas uzata. Tamen ĝi estas fuŝa, ne temas pri malo de fazo, temas pri kontraŭa fazo (kion cetere klare esprimas la terminoj nacilingvaj). Estas same fuŝe, kiel estus nomi nombrojn kun kontraŭaj signumoj (`x` kaj `-x`) „nombroj malsignumaj“. [Sergio Pokrivskij]
ĉeĥe:
mající opačnou fázi, resp. f. diferenci 180 stupňů
japane:
逆位相の [ぎゃくいそうの]
slovake:
majúci opačnú fázu

administraj notoj

pri kontraŭ~a:
    Ĉu la tradukoj germana kaj angla estas ĝustaj?  Temas ne pri
    ajna fazoŝovo, sed pri specifa ŝovo kontraŭa -- ANTIphase,
    GEGENPhase.
    [Sergio]
  
kontraŭ~a: Mankas dua fontindiko.
kontraŭ~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
mal~a: Mankas dua fontindiko.
mal~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.