Filipin/oj RLN

Filipinoj (PH)   Vikipedio

POLGEOG Insulara ŝtato en la sudorienta Azio kun ĉefurbo Manilo, Respubliko Filipinoj: kompanio en gubernio Totigi ricevis permeson de la japana registaro eksporti 2700 tunojn da uzita papero en 122 konteneroj al Filipinoj [1]; prezidantino Gloria Arroyo deklaris aŭguste, ke la Filipinoj trairas buĝetan krizon kaj ke la publika ŝuldo ekde la financa krizo de 1997 en Azio duobliĝis al 49 miliardoj da eŭroj [2]; dum la unua pandemio (1817-1823) ĥolero el Hindio disvastiĝis en Birmo, Ĉinio, Filipinoj, landoj de Afriko, poste atingis Japanion kaj eniris Rusion [3]; tiu hipotezo eble klarigas la ekeston kaj la fortecon de kelkaj gigantaj tropikaj ciklonoj, kiuj lastatempe frapis Vanuatuon, Filipinojn kaj Japanion [4]; ĉinoj ne estas similaj al ekzemple meksikanoj aŭ filipinanoj, kiuj preskaŭ ĉiuj posedas la anglan lingvon kaj, ellandiĝinte, kapablas libere interparoli kun indiĝenoj [5].
angle:
Philippines, Republic of the Philippines
beloruse:
Філіпіны
bulgare:
Филипини
france:
Philippines, République des Philippines
germane:
Philippinen, Republik der Philippinen
hungare:
Fülöp-szigetek
indonezie:
Filipina
katalune:
les Filipines, República de les Filipines
nederlande:
Filippijnen
pole:
Filipiny, Republika Filipin
portugale:
Filipinas

filipino

(evitinde) Filipinano: la plato kun „888888” estas rigardata de ĉindevenaj filipinoj kiel feliĉigilo [6].
germane:
Philippiner, Filipino

administraj notoj