3fisk/o PV
fisko

- 1. ↝
-
La ŝtato en ĝia rolo
de ekonomia subjekto (kontraste al la politika rolo de la
regno estkiel suvereno); precipe
kiel ricevanto de la publikaj enspezoj aŭ kiel posedanto kaj
administranto de la ŝtata trezorejo:
la havaĵoj de Andrzej Lubomirski estis parceligitaj
kaj la kastelo kontraŭleĝe transprenita de la fisko
[1];
la Fisko anoncis pasintmonate, ke ĝi faros
moninjektojn de 125 miliardoj da dolaroj dividotaj
inter Citigroup, JP Morgan Chase, Bank of America
... kaj Merrill Lynch
[2].
trezorejo2
- 2.
- Ŝtata administracio, kies tasko estas enkasigo de la impostoj: persono, kiu antaŭ la jarfino malkaŝos al la fisko la kaŝitajn ĝis nun enspezojn, pagos de ili 12-procentan imposton [3].
1.
Pollando invitas: Nowy Wiśnicz, Pola Radio
2. Banko Citigroup maldungas 75_000!, Eventeo
3. Pola Padio
2. Banko Citigroup maldungas 75_000!, Eventeo
3. Pola Padio
- angle:
- exchequer, state treasury
- beloruse:
- 1. скарб (дзяржаўны) , казна 2. падатковая служба
- ĉeĥe:
- erár, fiskus, státní pokladna
- france:
- fisc, Trésor Public, Trésor de l'État
- germane:
- 1. Fiskus, Staatskasse 2. Fiskalbehörde, Finanzministerium
- hispane:
- fisco
- nederlande:
- fiscus
- pole:
- fiskus, urząd skarbowy 1. bank narodowy, skarbiec
- portugale:
- fisco, erário, fazenda (pública), tesouro, recebedoria
- ruse:
- 1. казна 2. налоговое ведомство
- slovake:
- erár, štátna pokladnica
fiska

- 1.
- Posedata de la ŝtato, rilata al fisko1: usonaj obligacioj fiskaj; fiskan politikon (buĝetpolitikon) faras la parlamento kaj registaro per enspezoj kaj elspezoj de la ŝtata buĝeto [4].
- 2. ↝
-
Rilata al fisko2,
imposta:
la fiska juro estas la aro de la reguloj, kiuj difinas
la rajtojn kaj devojn de la impostpaganto
[5].
Rim.: Kelkaj lingvoj ne povas adjektivigi la substantivon „imposto“, kaj anstataŭe uzas la adjektivon „fiska“ kiel la plej proksiman surogaton. Sekve tialingvaj esperantistoj transportas tiun miskutimon ankaŭ en Esperanton (tiel ke PIV2 eĉ ne suspektas ke ekzistas la adjektivo „imposta“). Tio estas evitinda en Esperanto, ĉar la regula adjektivo „imposta“ estas pli klara, precipe konsidere la konfuzan plursencecon de la vorto „fiska“. Ekz-e en la (fakte atestitaj) kombinoj fiska ŝarĝo, fiska eksperto, fiska faciligo, fiska kvitanco, fiska maljusteco, fiska plipezigo, fiska premo preferindas uzi la pli klarajn adjektivojn „imposta“, „buĝeta“, „trezoreja“ ‐ se temas respektive pri impostoj, buĝeto aŭ trezorejo (ĉar ekz-e „fiska ŝarĝo“ egale bone povas temi pri imposta ŝarĝo de individua civitano, aŭ pri elspezaj problemoj de la ŝtata trezorejo, aŭ pri deficita buĝeto ‐ do pri tute malsamaj aferoj). [Sergio Pokrovskij]
- angle:
- fiscal, of public revenue, of the public treasury
- beloruse:
- фіскальны, казённы
- ĉeĥe:
- erární, fiskální, rozpočtový
- france:
- fiscal
- germane:
- fiskalisch, Fiskal-
- hispane:
- fiscal
- nederlande:
- fiscaal
- pole:
- fiskalny, skarbowy
- ruse:
- 1. казённый, казначейский, государственный 2. налоговый, фискальный
- slovake:
- erárny, rozpočtový
administraj notoj
~o:
Mankas verkindiko en fonto.