*17fotograf/i
*fotografi ↝
(tr)


-
Fari bildojn de objektoj aŭ personoj per ĥemia
aŭ elektronika procedo:
la fotografisto fotografis min, kaj mi sendis mian fotografaĵon
al mia patro
[1];
fotografi monton, familion;
kiam ĝin mi volis vidi proprokule, [...] per okuloj
ĝin
mi ne sukcesis trafi: tie sin tro multaj lasis fotografi
[2];
foti
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 32
2. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, ANGKOR'AŬ!
2. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, ANGKOR'AŬ!
- angle:
- photograph
- beloruse:
- фатаграфаваць
- ĉeĥe:
- fotit
- france:
- photographier, prendre en photo
- germane:
- fotografieren, ablichten
- hungare:
- fényképez, fotóz
- nederlande:
- fotograferen
- pole:
- fotografować, robić zdjęcia
- portugale:
- fotografar, tirar fotografia
- ruse:
- фотографировать
- slovake:
- fotografovať
fotografa
- Rilata al fotografarto: fotografa kliŝo, procedo; fotografa pozo [3]; ŝargkuplita aparato estas pli efikaj ol la fotografa filmo [4].
3.
Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Imite rimite laŭ Julio Baghy. LA VIDVOHOMO MEDITAS
4. Vikipedio, Ŝargkuplita aparato
4. Vikipedio, Ŝargkuplita aparato
- france:
- photographique
- germane:
- fotografisch
- hungare:
- fénykép-, fényképészeti, fotografikus
- nederlande:
- fotografisch
- portugale:
- fotográfico
fotografo ↝
PIV1
-
Ago fotografi.
Rim.: Kvankam la Fundamento tre klare preskribas la formon „fotografisto“, la uzo nomi la koncernan profesiulon „fotografo“ ricevis sankcion de iuj vortaroj (ekz-e PV ) kaj eĉ de bonaj aŭtoroj: la formoj [...] fotografo kaj fotografisto estas samsencaj kaj ambaŭ estas uzataj [5]; oni povis fotografi sur plako ne elprenante ĝin el la fotografa ujo: tio ŝajnis trompo al ĉiu fotografo [6]. Supozeble temas pri nekonscia influo de naciaj lingvoj kaj ni ĝin citas nur por deadmoni de ĝi. Indas noti ankaŭ, ke la saman vorton iuj anglalingvanoj uzas kun la signifo „rezulto de fotografado“, alidire „fotografaĵo“. Uzo de la Fundamenta formo aŭ de derivaĵo de la mallongigita radiko fot ŝajnas al ni preferinda. Notu ke "fotografo" estas ago kaj "fotografaĵo" estas la rezulta bildo, dum "foto" estas la rezulta bildo kaj "fotado" estas agado.
- angle:
- act of taking a photograph
- ĉeĥe:
- fotografování
- france:
- photographie
- germane:
- Fotografieren
- hungare:
- fényképezés, fotózás
- nederlande:
- fotograferen (zn.)
- portugale:
- fotografação
- ruse:
- фотографирование
- slovake:
- fotografovanie
fotografado
↝ 
- angle:
- photography
- beloruse:
- фатаграфаваньне
- ĉeĥe:
- focení, fotografování
- france:
- prise de vue (photo)
- germane:
- Fotografieren
- hungare:
- fényképezés, fotózás
- nederlande:
- fotograferen (zn.)
- pole:
- fotografowanie, robienie zdjęć
- portugale:
- fotografação
- ruse:
- фотографирование
- slovake:
- fotografovanie
*fotografaĵo ↝

-
Bildo farita per fotografado:
policanoj [...] komparis la vizaĝon de ĉiuj
vojaĝantoj en la vagonoj kun fotografaĵoj
[9].
foto
9.
Privat Edmond: Aventuroj de pioniro, ĉap. 17a, p.
47-48a
- angle:
- photograph
- beloruse:
- фатаграфія, фотаздымак, фотакартка, фота
- france:
- photo, photographie (image)
- germane:
- Foto, Lichtbild, Bild
- hispane:
- fotografía
- hungare:
- fénykép, fotó
- nederlande:
- foto
- pole:
- fotografia, zdjęcie
- ruse:
- фотография (снимок), фотоснимок, фотокарточка, фото
fotografilo
↝ 

-
Aparato por fotografi:
li posedis trirapidumbiciklon, elektran fervojon,
[...]
malgrandan fotografilon, ses patentpoŝtranĉilojn kaj ĉion eblan
ceteran
[10];
sinekdoĥo estas parolfiguro, [...] en kiu
[...]
specio uzatas por genro: kastelo por domo aŭ
[...] kodako por fotografilo
[11].
fotilo, fotaparato.
- angle:
- camera
- beloruse:
- фотаапарат
- ĉeĥe:
- fotoaparát, fotografický aparát, foťák
- france:
- appareil photo
- germane:
- Fotoapparat, Fotokamera
- hispane:
- cámara fotográfica
- hungare:
- fényképezőgép
- nederlande:
- fototoestel
- pole:
- aparat fotograficzny
- ruse:
- фотоаппарат
- slovake:
- fotoaparát
*fotografisto
↝ 
- angle:
- photographer
- beloruse:
- фатограф
- ĉeĥe:
- fotograf
- france:
- photographe
- germane:
- Fotograf, Photograph
- hispane:
- fotógrafo
- hungare:
- fényképész, fotós
- nederlande:
- fotograaf
- pole:
- fotograf
- ruse:
- фотограф
- slovake:
- fotograf
fotografa aparato ↝

- Fotografilo: Karolo do alportas grandan fotografan aparaton kun plategaĵo [14]; dato de la unua observado de homo pere de teleskopo aŭ pere de fotografa aparato [15].
14.
Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, Jean Forge: Saltego trans jarmiloj, leciono 23a
15. Vikipedio, Kronologio de la malkovroj de la sunsistemaj planedoj kaj de ties naturaj satelitoj
15. Vikipedio, Kronologio de la malkovroj de la sunsistemaj planedoj kaj de ties naturaj satelitoj
- angle:
- camera
- ĉeĥe:
- fotoaparát, fotografický aparát, foťák
- germane:
- Fotoapparat, Fotokamera
- nederlande:
- fotoapparaat
- pole:
- aparat fotograficzny
- slovake:
- fotoaparát
fotografarto
↝ 


-
Arto
fotografi kaj ĉiuj kun ĝi ligitaj laboroj:
Che Guevara [...] ankaŭ evoluigis grandan intereson
pri fotografarto
[16];
Archdeacon [...] interesiĝis pri ĉiuspecaj sciencaj
problemoj,
eltrovis plej diversajn perfektigojn en fotografarto, kartografio
ktp.
[17].
fotografio
- angle:
- photography
- beloruse:
- фотамастацтва
- france:
- photographie (art)
- germane:
- Fotografie, Photographie
- hungare:
- fényképészet, fotógráfia
- nederlande:
- fotografie
- pole:
- fotografia artystyczna
- ruse:
- фотография, фотоискусство