fotosintez/o PIV1

fotosintezo

BOT En verdaj vegetaĵoj farado de sukero kaj oksigeno el karbondioksido kaj akvo sub la efiko de sunlumo: tiu prelego […] temis pri fotosintezo [1]; kiam organismoj kun kalcikarbonataj skeletoj (kiel kokolituloj, kiuj fiksas CO2 per fotosintezo) mortas, ili subakviĝas al la profundo de la oceano [2]; rezulte de la apero kaj evoluo de fotosintezaj organismoj komencis akumuliĝi oksigeno en la tera atmosfero [3]. SIN:lumsintezoVD:klorofilo
1. Beĉjo: La mondo el mia vidpunkto, „la naturo“, 2005-11-04
2. Monato, Marco van Hulten: Interrilato de la oceano kaj klimatŝanĝiĝo, 2015
3. Monato, Vladimir Lemelev: Lastaj opinioj pri la origino de vivo, 2008
beloruse:
фатасынтэз
ĉeĥe:
fotosyntéza
ĉine:
光合作用 [guānghézuòyòng], 光合 [guānghé]
france:
photosynthèse
germane:
Fotosynthese, Photosynthese
japane:
光合成 [こうごうせい]
portugale:
fotssíntese
ruse:
фотосинтез
slovake:
fotosyntéza
ukraine:
фотосинтез

administraj notoj