2sintez/o PV

sintezo

1.
(komune) Kunigo de pluraj elementoj al novspeca unuo: tiu unusola frazo estas la kompakta sintezo de dekoj da demandoj [1]; en Sicilio oni parolis la grekan lingvon de tipo doria kaj la komunan koinê, kiu siavice estis […] sintezo de atikaj kaj ioniaj lingvoj Ret ; la libro […]estas kvazaŭ sintezo de pli-malpli ĉio grava aperinta pri la historio de Esperanto precipe en la [lastaj] jardekoj [2]; la unua enketo pri eksterteranoj estis simpla sintezo de tio, kion multaj homoj asertis ChV ; konservi la sintezon inter kulturo kaj kredo [3]; vidante la pasintan jarmilon plena de malakordoj, disiĝoj, militoj kaj malamikeco, ni vidas nun ĉie strebadon pri sintezo, proksimiĝado kaj unuigado [4]. ANT:analizo
2.
FIL (en dialektiko) Forigo de la konflikto inter tezo kaj kontraŭtezo: la tezoj, antitezoj kaj sintezoj estas faritaj de homoj, kiel diris Lenino, de „la utilaj idiotoj“ [5].
3.
KEMBIO Kreado de malsimpla kombinaĵo el unuopaj elementoj aŭ simplaj kombinaĵoj: sinteza rezino [6]; fotosintezo [7]; tiu enzimo utilas por la hepata sintezo de kolesterolo [8]; por la sintezo de proteinoj el aminoacidoj necesas transdono de gena informado, kodita en molekuloj de DNA kaj RNA [9].
1. Monato, Paŭl Peeraerts: Investo, 2011
2. Monato, Reinaldo Marcelo Ferreira: Historio sen vualo de mitoj, 2006
3. Monato, Armando Zecchin: Vatikana biblioteko, 2008
4. Monato, Jiří Laube: La rolo de lingvoj ĉe la pensado, 2003
5. Gilbert Ledon: Putraj demokratioj, Monato, 2001/01, p. 5
6. Monato, Zofia Banet-Fornalowa: Li semis bonon kaj belon, 2003
7. Monato, Marco van Hulten: Interrilato de la oceano kaj klimatŝanĝiĝo, 2015
8. Monato, Roberto Pigro: Atentu la koron, 2013
9. Monato, Vladimir Lemelev: Lastaj opinioj pri la origino de vivo, 2008
angle:
synthesis
beloruse:
сынтэз
bulgare:
синтез
ĉeĥe:
skladba, slučování, spojení, syntéza
ĉine:
合成 [héchéng], 綜合 [zōnghé], 综合 [zōnghé], 綜合性 [zōnghéxìng], 综合性 [zōnghéxìng], 綜合法 [zōnghéfǎ], 综合法 [zōnghéfǎ], 綜析 [zōngxī], 综析 [zōngxī]
france:
synthèse
germane:
Synthese
hispane:
síntesis
hungare:
szitézis, összefoglalás
japane:
総合 [そうごう], 統合 [とうごう], 合成 [ごうせい]
nederlande:
synthese
pole:
synteza
ruse:
синтез
slovake:
spájanie, syntéza, systematické usporiadanie, zlučovanie, zovšeobecnenie
ukraine:
синтез

sintezi

(tr)
Sinteze fari tutaĵon el diversaj elementoj: sintezi tradiciojn de la lando [10]; la EU-membroŝtatoj devos interkonsenti pri la teksto de konstitucio, kiu sintezu la regularojn kaj traktatojn de la unio [11]; la Fundamento de Esperanto [prezentas] fidindan kaj tre interesan legaĵon por personoj lingvemaj, kiuj ŝatus konatiĝi kun la reala Esperanto per ĝia sintezita priskribo [12]; oni daŭrigas diri, ke la angla estas pli rapida, pli sinteza, pli taŭga al la komunikado ol la itala, lingvo kompleksa [13]; antibiotikoj trovataj aŭ sintezataj […] povis iom efiki kontraŭ la lepra bacilo [14]. VD:kombini, komponi
10. A. Casquero: 2002 - Internacia jaro de Antoni Gaudí, Monato, 2002:6, p. 18a
11. Monato, Marko Naoki Lins: Konstitucio ĉu la civitanoj decidu?, 2004
12. Monato, Boris Kolker: Revivinta Fundamento, 2003
13. Armando Zecchini: La homa cerbo preferas la italan, ne la anglan, Monato, 2000/04, p. 27
14. Monato, Donald Broadribb: Kial la malestimo je la afrika medicino?, 2007
angle:
synthesize
beloruse:
сынтэзаваць
bulgare:
синтезирам
ĉeĥe:
slučovat, syntetizovat
ĉine:
合成 [héchéng], 綜合 [zōnghé], 综合 [zōnghé], 綜 [zōng], 综 [zōng]
france:
synthétiser
germane:
synthetisieren
hispane:
sintetizar
hungare:
szintetizál, összefoglal
japane:
総合する [そうごうする], 統合する [とうごうする], 合成する [ごうせいする]
nederlande:
synthetiseren, samenvatten
pole:
syntetyzować
ruse:
синтезировать
slovake:
spájať, zlučovať
ukraine:
синтезувати

sintezilo

RokPop
MUZ Aparato, muzikinstrumento, kiu kreas sonojn per kombino kaj modifo de elektre estigitaj sonondoj: junulina seskapa kantgrupo akompanata de sintezilo kaj flutkvarteto prezentis tradiciajn kristnaskajn kantojn [15]; sintezila muziko ripete sed bone farita [16]; iom ĝena tamen estas la tro stereotipa aŭtomata akompanado helpe de modernaj teknikaĵoj, ne muzikiloj sed sonsinteziloj [17]; la eminenta profesoro Stephen Hawking […] pro grava malsano povas komunikiĝi kun aliaj homoj […] nur helpe de speciale komputila parolsintezilo [18].
15. La Ondo de Esperanto, Esperantujo festas la Zamenhofan Tagon
16. JPVDD: Ŝparu monon (Vinilkosmokompil), Monato, 1995:7, p. 27a
17. Guido van Damme: Ĉarmaj kantoj por infanoj, Monato, 2001/01, p. 16
18. Vladimir Lemelev: Laŭdo de moderna superhomo, Monato, 2013
angle:
synthesizer
beloruse:
сынтэзатар
bulgare:
синтезатор
ĉeĥe:
syntetizátor, syntezátor
ĉine:
合成器 [héchéngqì], 合成者 [héchéngzhě]
france:
synthé, synthétiseur
germane:
Synthesizer, Keyboard
hispane:
sintetizador, sintetizadora
hungare:
szintetizátor
japane:
合成器 [ごうせいうつわ], シンセサイザー
nederlande:
synthesiser
pole:
syntezator
ruse:
синтезатор
slovake:
syntetizátor
ukraine:
синтезатор

lumsintezo

BIO(malofte) Fotosintezo: la karbonhidratoj aŭ celulozecaj aŭ aliaj energiliveraj materialoj lumsinteze produktitaj, dum paso de tempo malkombiniĝas kaj oksidiĝas [19].
19. N. R. Dhar, trad. W. P. Roelofs: Funkcioj de Organikaĵo en Nitrogentransformiĝoj en la Grundo..., Scienca Revuo, 1954, 6:22, p. 67-79
beloruse:
фотасынтэз
ĉeĥe:
fotosyntéza
ĉine:
光合 [guānghé], 光合作用 [guānghézuòyòng], 光能合成 [guāngnénghéchéng]
france:
photosynthèse
pole:
fotosynteza
portugale:
fotssíntese
ruse:
фотосинтез
slovake:
fotosyntéza

administraj notoj