*gant/o

*ganto

TEKS Vesto por la mano: li detiris siajn ŝamajn gantojn [1]; [ili] surtiris delikatajn gantojn sur ŝiajn bruligitajn fingrojn [2]; [li] lernis kudradon de gantoj [3]; de la mateno ili estis okupitaj per briktransportado, kaj Paŭlo blasfemis pro siaj preskaŭ detruitaj ledgantoj [4]; (figure) Monato fakte signifis defion en la panoramo de la tiutempa Esperanto-gazetaro, Stefan Maul ĵetis ganton (alvokis al defio), kiun levis Torben Kehlet [5]; (figure) levi la ganton (akcepti la batalon, la defion). [6]. VD:mufo
angle:
glove
beloruse:
пальчатка
bulgare:
ръкавица
ĉeĥe:
rukavice prstová
ĉine:
手笠 [shǒulì], 手套 [shǒutào]
france:
gant ĵetis ~on: jeter le gant à qn. levi la ~on: relever le gant.
germane:
Handschuh
greke:
γάντι
hispane:
guante
hungare:
kesztyű ĵetis ~on: kesztyűt dob. levi la ~on: felveszi a kesztyűt.
itale:
guanto
japane:
手袋 [てぶくろ], グローブ [ぐろーぶ]
katalune:
guant ĵetis ~on: llançar el guant a algú. levi la ~on: recollir el guant.
nederlande:
handschoen ĵetis ~on: de handschoen toewerpen. levi la ~on: de handschoen opnemen.
portugale:
luva
ruse:
перчатка
slovake:
rukavica prstová
svede:
handske, vante
turke:
eldiven
ukraine:
рукавичка

ganti

(tr)
Surmeti ganton al iu: sin ganti.
beloruse:
надзець пальчатку
ĉeĥe:
obléknout rukavice
ĉine:
戴手套 [dàishǒutào]
france:
ganter
germane:
Handschuhe anziehen
hungare:
kesztyűt húz
itale:
inguantare, mettere i guanti a
japane:
手袋をはめる [てぶくろをはめる]
katalune:
enguantar
nederlande:
de handschoen(en) aantrekken
portugale:
calçar luvas a
ruse:
надеть перчатку
slovake:
natiahnuť rukavice niekomu
ukraine:
надівати рукавички/рукавиці

gantisto

Faristo aŭ vendisto de gantoj: tio estis metiejo de gantisto; ili eniris [7]; brava homo, metiisto, svatiĝas al vi, la gantisto Erik [8]; oni trovas stratojn de gantisto, kombilfaristo, linteksisto, ĉapelfaristo [9].
beloruse:
пальчатнік
ĉeĥe:
rukavičkář
france:
gantier
germane:
Handschuhmacher
itale:
guantaio
katalune:
guanter
nederlande:
handschoenmaker
portugale:
fabricante de luvas, vendedor de luvas
slovake:
rukavičkár
turke:
eldivenci (eldiven yapan yada satan)
ukraine:
рукавичник

ferganto

MILHIS Ganto el ferlamenoj, uzata de mezepokaj kavaliroj.
beloruse:
жалезная пальчатка
ĉeĥe:
železná rukavice
france:
gantelet
germane:
Kampfhandschuh, Panzerhandschuh, Eisenhandschuh
hungare:
vaskesztyű
itale:
manopola (guanto di ferro), guanto di ferro
japane:
こて
katalune:
manyopla (arm.)
nederlande:
pantserhandschoen, maliënhandschoen
portugale:
guante
ruse:
латная перчатка
slovake:
železná rukavica
ukraine:
залізна рукавиця (частина середньовічного обладунку)

duonganto

TEKS Ganto kovranta la manon nur ĝis la dua falango de la fingroj, lasanta la pintojn liberaj: Klaro ĝoje kisis ŝian manon en lana duonganto [10].
beloruse:
пульсэтка (паўпальчатка)
ĉeĥe:
rukavice bez prstů
france:
mitaine
germane:
Halbhandschuh, fingerfreier Handschuh
hungare:
félkesztyű, ujjatlan kesztyű
itale:
mitena, mezzoguanto
japane:
指先のない手袋 [ゆびさきのないてぶくろ]
katalune:
mitena
nederlande:
handschoen zonder vingers
portugale:
meia-luva, mitene
ruse:
перчатка без пальцев, митенка
slovake:
rukavice bez prstov
ukraine:
мітенка, піврукавичка

pugnoganto, mufganto

TEKS Ganto kovranta unupece la manon, kaj aparte nur la dikan fingron; mufo2: la vilaĝano kun grandaj pugnogantoj sur la manoj sidis en sia glitveturilo kaj batadis per la brakoj sian korpon, por forigi la malvarmon [11]; mi prenis la mantelon kaj la mufgantojn, fermis la kurtenon de la lito de sinjoro Gulden kaj eliris, la ŝlosilaron en mia poŝo [12].
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, historio de la jaro
12. Erckmann-Chatrian, trad. P. J. Doumen: Soldato de Napoleono, [vidita en 2015]
beloruse:
рукавіца, сподка
france:
gant de boxe, moufle
germane:
Fäustling
itale:
muffola
japane:
ミトン
katalune:
manyopla
nederlande:
bokshandschoen
turke:
boks eldiveni
ukraine:
муфта

administraj notoj

~i: Mankas fontindiko.
~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
fer~o: Mankas fontindiko.
fer~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
duon~o: Mankas dua fontindiko.