*gazel/o
*gazelo
↝ 

-
Genro
el familio bovedoj,
(Gazella),
tre eleganta, sveltkrura, rapidkura
remaĉulo; en pli vasta senco oni ankaŭ inkluzivas la parencajn genrojn
Eudorcas, Nanger,
Antilope, Procapra:
manĝu tion tiel, kiel oni manĝas gazelon kaj cervon
[1];
rapidpieda kiel gazelo sur la kampo
[2];
rapidkuraj ili estis, kiel gazeloj sur la montoj
[3];
malsaĝa estas tiu, kiu forlasas la librojn tiel rapide, kiel forkuranta gazelo
[4];
Przewalski-gazelo […] troviĝas en Ĉinghaj, Gansu,
Ŝinĝjang kaj la
Interna Mongolio de Ĉinio […], tiu specio aspekte similas al la
tibeta gazelo, sed ĝiaj kvar membroj kaj kornoj estas pli maldikaj ol tiuj
de la tibeta gazelo
[5].
antilopo
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 12:22
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 2:18
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Kroniko 12:8
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VIII
5. Vikipedio, Przewalski-gazelo
6. מינוזיג - MinoZig, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Gazella_gazella_gazella_2.jpg

- angle:
- gazelle
- beloruse:
- газэль
- ĉeĥe:
- gazela
- france:
- gazelle
- germane:
- Gazelle
- greke:
- γαζέλα
- hispane:
- gacela
- hungare:
- gazella
- katalune:
- gasela
- latinece:
- Gazella, Eudorcas, Nanger, Antilope, Procapra
- nederlande:
- gazelle
- portugale:
- gazela
- ruse:
- газель
- slovake:
- gazela
- svede:
- gasell
- turke:
- ceylan
administraj notoj
~o:
Mankas verkindiko en fonto.