9gen/o SPV

geno

BIO Unuiĝo de genetikaj sekvencoj, eventuale interkovrantaj sin, kodantaj koheran kompleton de funkciaj organikaj produktoj (proteinoj, RNA): mesaĝista ribonukleata acido (mRNA) estas konstruita en la nukleo de la ĉelo kaj portas genetikan informon de la genoj, en la nukleo, al la ribosomoj en la citoplasmo [1]; rizo-specialistoj lastatempe trovis du genojn de sovaĝaj rizoj, kiuj ankoraŭ kapablas pligrandigi la produktadon [2]; sciencistoj pruvis, ke la viruso, kiu kaŭzis ĉi tiun epidemion, enhavis genojn de gripaj virusoj de la homo kaj la porko [3]; mutacio de tiu ĉi geno alkondukas al formado de patologiaj prionoj [4]; kaŭze de mutacio de la koncerna geno en la organismo povas foresti la receptoro CCR5, kaj sekve de tio la viruso de aidoso ne povas penetri en imunajn ĉelojn [5]; [tiun apartaĵon] kaŭzas recesiva geno, kiu troviĝas ankoraŭ same en ni [6]; per la senĉesa elselektado […] ni esperas malaperigi tiun regresigan genon dum kelkaj jarcentoj [7]; la manipulado de genoj en tiu komenco de la tria jarmilo devas venigi terapeŭtikan revolucion kompareblan al tiu de antibiotikoj [8]; simiino ĵus ricevis homajn genojn [9]; nacia vidpunkto dependas multe de edukado, sed tute ne de genoj [10]; ĉiuj homaj genoj nun estas je dispono de scienco [11];
1. Steĉjo Norvell: Riboj, Monato, 2000/11, p. 16-17
2. Monato, MU Binghua: Superrizo vivtenos pli da ĉinoj, 2003
3. Monato, Vladimir Lemelev: Birda gripo, ĉu danĝera por la homo?, 2003
4. Monato, Vladimir Lemelev: Nova etapo en biologio kaj medicino, 2006
5. Monato, Vladimir Lemelev: Ĉu estas homoj rezistaj al aidoso?, 2008
6. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dekoka Ĉapitro
7. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dekoka Ĉapitro
8. Gilbert Ledon: Milito kaj paco, Monato, 2000/03, p. 5
9. Gilbert Ledon: Milito kaj paco, Monato, 2000/03, p. 5
10. Michel Duc Goninaz: Eks-Jugoslavio: kiu kiun mistifikas?, Monato, 2000/06, p. 8
11. Stefan Maul: Defio aŭ devio de politiko, Monato, 2000/10, p. 6
angle:
gene
beloruse:
гэн
ĉeĥe:
gen, vloha
ĉine:
遗传因子 [yíchuányīnzǐ]
france:
gène
germane:
Gen
hispane:
gen, gene
hungare:
gén
itale:
gene
japane:
遺伝子 [いでんし]
katalune:
gen
nederlande:
gen
perse:
ژن
pole:
gen
portugale:
gene (biologia)
ruse:
ген
slovake:
gén
svede:
gen
turke:
gen
ukraine:
ген

genaro

BIO Tuto de la genoj de vivaĵo aŭ de specio: en genaro de la variaĵo de gripviruso AH1N1, kiu kaŭzas la pandemion, enteniĝas genoj de gripvirusoj de birdoj, porkoj kaj homoj [12]; ĉinaj sciencistoj kune esploris kaj plenumis la „skizon pri la riza genaro“ [13].
angle:
genome
beloruse:
геном
ĉeĥe:
genom
ĉine:
基因組 [jīyīnzǔ]
france:
génome, patrimoine génétique
germane:
Genom, Erbgut
itale:
genoma, patrimonio genetico
japane:
ゲノム [げのむ]
katalune:
genoma
perse:
ژنوم
pole:
genom
ukraine:
гени, сукупність генів

administraj notoj