genetik/o

genetiko

BIO Scienco pri la heredeco, ĝia kemia fundamento kaj ĝia efiko sur disvolviĝon de la individuo kaj la evoluon de la specio: universitata profesoro pri genetiko[1].
1. Marteno Ecott: Himno al toleremo, Monato, jaro 1999a, numero 5a, p. 18a
angle:
genetics
beloruse:
гэнэтыка
ĉeĥe:
genetika, nauka o dědičnosti
ĉine:
基因学 [jīyīnxué]
france:
génétique (subst.)
germane:
Genetik, Vererbungslehre
hispane:
genética
hungare:
genatika, örökléstan
indonezie:
genetika
japane:
遺伝学 [いでんがく]
katalune:
genètica
nederlande:
erfelijkheidsleer, genetiek
perse:
ژنتیک، علم وراثت
pole:
genetyka
portugale:
genética (subst.)
ruse:
генетика
slovake:
genetika
svede:
genetik
ukraine:
генетика

genetika

Rilata al genetiko, al ĝia studobjekto: dum la lastaj jaroj oni favoris genetikajn klarigojn, sed nun reekvivas la infekta vidpunkto[2]; perfaga transportado de genetika materialo el unu ĉelo en alian[3].
2. Martin Cziesla: kio kulpas pri multobla sklerozo?, Monato, jaro 1999a, numero 3a, p. 24a
3. Vladimir Lemelev: Malamikoj de bakterioj, Monato, jaro 2000a, numero 1a, p. 14a
beloruse:
гэнэтычны
ĉine:
生物起源学 [shēngwùqǐyuánxué], 遗传学的 [yíchuánxuéde], 遗传 [yíchuán]
france:
génétique (adj.) ~a materialo: matériel génétique, ADN.
indonezie:
genetik
japane:
遺伝学の [いでんがくの], 遺伝の [いでんの]
katalune:
genètic ~a materialo: material genètic, ADN.
nederlande:
genetisch
perse:
ژنتیکی، ارثی
pole:
genetyczny
portugale:
genético (adj.)
ruse:
генетический
ukraine:
генетичний

genetikisto

Fakulo pri genetiko: genetikistoj, kiuj studas la distribuon de melanomo en tiuj familioj, povas indukti, ke ekzistas geno, kiu antaŭinklinigas homon al melanomo [4].
4. Stevens Norvell: Ĉu ankaŭ genoj responsas pri melanomo?, Monato, jaro 1997a, numero 7a, p. 14a
beloruse:
гэнэтык
ĉeĥe:
genetik
ĉine:
遗传学者 [yíchuánxuézhě]
france:
généticien
japane:
遺伝学者 [いでんがくしゃ]
katalune:
genetista
nederlande:
geneticus
perse:
ژنتیک‌شناس، متخصص ژنتیک
pole:
genetyk
portugale:
geneticista
ruse:
генетик
slovake:
genetik
ukraine:
генетик

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.
~isto: Mankas dua fontindiko.