*gips/o

*gipso

KON Pulvoro, produktita el gipsŝtono, mineralo Ca[SO4]·2H2O, uzata en konstruarto kaj modlado: [tie] staris blankaj homoj, […] parte el marmoro, parte el gipso [1]; per batoj de martelo li faligis kaj pulvorigis […] la vitrajn rompaĵojn enmetitajn en la gipson [2]; masko el gipso [3]; gipsfiguroj sur la komodo [4]; modelante el gipso frison laŭ antikva modelo [5];
angle:
gypsum, plaster of Paris
beloruse:
гіпс
ĉeĥe:
gyps, sádra
ĉine:
石膏 [shígāo], 硫酸鈣 [liúsuāngài]
france:
plâtre
germane:
Gips
hungare:
gipsz
japane:
焼石膏 [やせっこう], ギプス, 石膏 [せっこう]
katalune:
guix, algeps
nederlande:
gips, plaaster
perse:
گچ
portugale:
gesso, gipso
ruse:
гипс, штукатурка
slovake:
sadra
turke:
sıva, alçı
ukraine:
гіпс

gipsa

El gipso: gipsaj figuroj [6]; gipsaj kopioj [7]; Jano faris gipsan muldaĵon de la spuroj [8]; montrante sur la ŝranko malgrandan gipsan kapon, dividitan en numeritajn kvarangulojn [9].
beloruse:
гіпсавы

gipsi, gipsumi

(tr)
1.
KON Ŝmiri, tegi, ripari per gipso: gipsi plafonon; (figure) liaj lirikoj restas gipsumitaj: kelkaj vere bonaj, pli multaj ŝablonaj [10]. VD:stuki
2.
Miksi gipson al io, surŝuti per gipso: gipsi vinon por ĝin klarigi; gipsi kampon por ĝin plibonigi.
10. Monato, Carlo MINNAJA: Finaj agordoj, 2003
angle:
1. plaster
beloruse:
1. гіпсаваць 2. зьмешваць з гіпсам
ĉeĥe:
sádrovat, zasádrovat
ĉine:
1. 塗以膏泥 [túyǐgāoní], 敷膏药 [fūgāoyào], 敷以石膏 [fūyǐshígāo]
france:
1. plâtrer 2. chauler
germane:
1. gipsen 2. kalken
hungare:
1. begipszel 2. meszez
japane:
石膏を塗る [せっこうをぬる], 漆喰を塗る [しっくいをぬる]
katalune:
enguixar
nederlande:
1. pleisteren, in het gips zetten 2. gips toevoegen
perse:
1. گچ گرفتن
portugale:
1. gessar, estucar com gesso
ruse:
1. гипсовать, штукатурить 2. известковать
slovake:
sadrovať
turke:
1. sıvalamak
ukraine:
покривати гіпсом, гіпсувати

gipsaĵo

Miksaĵo el gipso kaj aliaj aldonaĵoj uzata por modlado, plenigo de murtruoj, gluado ktp: mi miksas mem la gipsaĵon [11].
11. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 6. Kiu Ne Riskas, Tiu Ne Gajnas.
beloruse:
гіпсавая маса
germane:
Gipsmasse, Dübelmasse
japane:
石膏細工 [せっこうさいく]

administraj notoj

pri ~o:
    La „kalka ŝtono“ aperanta en la difino fakte ne estas ia
    ajn, sed ĝi estas gipsoŝtono (enkondukota). [MB]
  
~i, ~umi: Mankas dua fontindiko.
~aĵo : Mankas dua fontindiko.