gis/i

gisi

(tr)
TEK
1.  
Fari objekton el fandebla materialo (metalo, vakso ktp), verŝante likvan fanditan substancon en malplenan ujon (gisformon), kaj lasante ĝin tie solidiĝi kaj akcepti la formon de tiu muldilo: gisi pafilegon, statuon; kune ili (Van Eyck kun la sonorilgisistoj Peter kaj François Hemony) gisis la unuan bone agorditan kariljonon [1]; ĝardeno apartigita disde la trotuaro per punte gisita, fera krado [2]; vitroŝrankoj el gisita vitro nur kovriĝis per roso [3]; (figure) ĉiuj konsuloj estas gisitaj en la sama muldilo kiel preskaŭ ĉiuj oficistoj [4].
2.  
(evitinde) (malofte) =elfandi1
Rim.: Probable la PV-aŭtoroj ne sciis la germanan etimon, kaj ies esperantlingvan klarigon per la zamenhofa elfandi2 ili nature miskomprenis laŭ la esperantece memtrudiĝanta senco elfandi1; la PV-difino eĉ entenas la vorton „enfandi“ tiusencan: „elfandi feron, verŝante (t.e. ŝutante ‐ S.P.) ferminaĵon kun karbo en specialajn fornegojn“. Tio pruvas, kiom erariga estas la koncerna uzo Zamenhofa. Praktike oni ne uzas „gisi“ tiusence; kaj la ekzemploj pri gisado en PV („seksabla gisado“ ktp) ŝajnas aludi la muldilojn. PIV tute ignoris la verbon gisi (malgraŭ ĝia reala ekzisto); kaj kontraŭe al la reala uzo, donas al la radiko substantivan karakteron (kaj la signifon gisfero). [Serfio Pokrovskij]
1. Vikipedio, Van Eyck
2. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap.5a
3. I. Efremov: La nebulozo de Andromedo, Ĉap. 14a
4. B. Traven, tr. Hans-Georg Kaiser: La Mortula ŝipo, Ĉap. 10a
angle:
1. cast
beloruse:
1. ліць (мэтал), адліваць (мэтал)
ĉeĥe:
slévat kov, tavit
france:
fondre (le fer) 1. couler (le fer)
germane:
1. gießen
hispane:
1. fundir, moldear
hungare:
1. önt
nederlande:
gieten (metaal)
portugale:
fundir (ferro)
ruse:
1. лить (формовать), отливать (металл и т.п.)
slovake:
taviť, zlievať kov

gisado  

Ago gisi: seksabla, verdsabla gisado; tera gisado; la ordeno (krucista) aparte fieris pri gisado de grandegaj kanonoj [5].
ĉeĥe:
lití litiny
france:
coulage
germane:
Gießen
nederlande:
het gieten (v.metaal)
portugale:
fundição (ação de fundir ferro)
ruse:
литьё (процесс)
slovake:
liatie liatiny

gisaĵo  

1.
Fabrikaĵo muldita per gisado: ĝi (skulptaĵo de ĉamo) estas metala gisaĵo, kiun al la urbo dediĉis barono Heindrick von Lützow, ŝatanta statuojn de bestoj [6].
2.  
=gisfero
france:
2. fonte (métal)
germane:
1. Guss
nederlande:
gietijzer
portugale:
gusa
ruse:
1. отливка, литьё (изделие)

gisisto

TEK
1.  
Metiisto pri gisado: Johano konstatis, ke tiutempaj forĝistoj kaj gisistoj estis same lertaj, kiel la nuntempaj. Arne komentis, ke ili certe havis pli grandan senton por belo ol la nunaj [7]; Gagarin finis kun merito metian lernejon kun la profesio muldisto-gisisto [8].
2.  
=fandisto1
7. S. Engholm: Vivo vokas, INKO elibro, 2001. Ĉap. 4a, p. 79
8. GAGARIN Jurij Alekseeviĉ, Rusia kosmonaŭtiko
ĉeĥe:
litec, slévač litiny
france:
1. fondeur
germane:
1. Gießer
ruse:
1. литейщик
slovake:
zlievač liatiny

gisfero  

Fera alojo kun relative granda enteno de karbono (pli ol 2%), silicio (pli ol 1,5%) kaj aliaj materialoj (precipe mangano, kromo, nikelo): la griza gisfero kiel materialo por lagrokusenoj estas tre sentema je malbona ŝmirado [9]; onidire ili havis kolosajn submarajn idolojn el gisfero, kiujn ili igis al si fari ĉe Armstrong aŭ Krupp [10].
9. J. Mužlay: Maŝinfako — Pri elementoj, 13.2.1 Lagrokusenoj kaj pivotingoj
10. K. Čapek, tr. J. Vondroušek: Milito kontraŭ salamandroj, ISBN 91-7303-168-2. Libro 2a, ĉap. 2a. P. 199
angle:
cast iron griza ~fero: grey cast iron
ĉeĥe:
litina
france:
fonte griza ~fero: fonte grise
germane:
Gusseisen
greke:
χυτοσίδηρος
ruse:
чугун griza ~fero: серый чугун
slovake:
liatina
turke:
dökme demir

gisfera

Rilata al gisfero: ni atingis la ĉefenirejan pordegon, labirinton el fantasta reto gisfera [11].
11. A. Conan Doyle, tr. William Auld: La ĉashundo de la Baskerviloj, Jekaterinburg: Sezonoj, 1998. Ĉap. 6ª.
germane:
gusseisern
ruse:
чугунный

giso

1.  
=gisado
2.  
=gisaĵo
3.  
=gisfero
ĉeĥe:
litina
slovake:
liatina

administraj notoj

pri ~i:
         La tradukoj fr, nl, pt bezonas revizion -- kaj probable
         relokigon. [Sergio]
    
~ado: Mankas dua fontindiko.
~aĵo: Mankas dua fontindiko.
~fera: Mankas dua fontindiko.
~o: Mankas fontindiko.
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.