2gnom/o

gnomo

MIT
Koboldo: maljuna gnomo el Norvegujo, kiu loĝas en la malnova roko de Dovro kaj posedas multe da rokaj kasteloj kaj orminejon [1]; gnomoj rigardis de altaĵoj kaj el sulkoj, ĉie aperis ruĝaj, bluaj kaj verdaj lumoj, kiujn ili portis en la manoj [2]; flanke de homoj, rolas elfoj, gnomoj [3].
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Monteto de elfoj
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
3. Familio Macgill: June, nejune, pretertempe (J. R. R. Tolkien: La kunularo de l' ringo), Monato, jaro 1996a, numero 4a, p. 24a
angle:
gnome
beloruse:
гном
bulgare:
гном
ĉeĥe:
gnóm, podzemní duch, skřítek
ĉine:
土地神 [tǔdìshén], 侏儒 [zhūrú]
france:
gnome, kobold, lutin, nain (myth.)
germane:
Gnom
hispane:
gnomo
hungare:
törpe, gnóm
itale:
gnomo
japane:
地の精 [ちのせい]
katalune:
gnom
nederlande:
gnoom, berggeest, aardgeest
pole:
gnom, krasnolud
portugale:
gnomo
ruse:
гном
slovake:
trpaslík, škriatok
turke:
cüce
ukraine:
ґном, гнома

gnoma

Rilata al aspekto, moroj, eteco de gnomoj: (figure) la gnoma ŝtato ĵus fariĝis 189a membro de Unuiĝintaj Nacioj [4].
4. Stefan Maul: Riĉa per .tv, Monato, jaro 2000a, numero 12a, p. 6a
angle:
gnomish
beloruse:
вельмі малы, карлікавы
ĉine:
矮矮的 [ǎiǎide]
france:
nain (adj.)
germane:
gnomenhaft, winzig (wie ein Gnom)
itale:
gnomesco, nano (agg.)
katalune:
gnòmic
pole:
mikry, maciupki

administraj notoj

~a: Mankas dua fontindiko.