Gram/o PIV2

Gramo  

PERS Hans Christian Joachim Gram (1853 - 1938), dana bakteriologo, fama pro sia metodo kolorigi bakteriojn.
Rim.: La vortoj „gramkolorigo“ kc do ne rilatas al la mezurunuo „gramo“.
angle:
Hans Christian Gram
dane:
Hans Christian Joachim Gram
france:
Hans Christian Gram
germane:
Hans Christian Gram

gramkolorigo

BAK Uzo de koloriga solvaĵo por distingi kaj observi bakteriojn, kiuj laŭ specoj konservas aŭ ne konservas la unuan koloron post acetona aŭ alkohola lavo: gram-kolorigo […] faciligas identigon kaj priskribon de la bakterioj [1].
france:
coloration de Gram
germane:
Gramfärbung
nederlande:
gramkleuring

gramnegativa  

BAK(pri mikrovivaĵo) Kiu ne konservas la koloron de gramkolorigo: oni povas distingi gramnegativajn disde grampozitivaj mikroorganismoj [2]; Vibrio fischeri estas Gramnegativa bakterio, malkovrita en 1889 [3]. VD:cianobakterioj
france:
à Gram négatif
germane:
gramnegativ
nederlande:
gramnegatief

grampozitiva  

BAK(pri mikrovivaĵo) Kiu estas kolorigebla per gramkolorigo: la Gram-pozitivaj bakterioj restas purpuraj, ĉar ili havas solan dikan ĉelmuron, kiu ne estas trapenetrebla por la solvaĵo [4]. VD:bacilo, stafilokoko, streptokoko
france:
à Gram positif
germane:
grampositiv
nederlande:
gramnegatief

administraj notoj

~o : Mankas dua fontindiko.
~o : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.