2guberni/o JED

gubernio

POL Administra teritorio de regno, malpli vasta ol provinco kaj pli vasta ol kantono: alveturis oficisto kun la ordono revizi la tutan gubernion kaj precipe nian distrikton [1]; de malproksime minacis ĥolero, sed la loĝantoj de la gubernio N jam kutimis al ŝiaj vizitoj [2]; Vermlando estas gubernio kun nord-klimata karaktero, kun densaj, profundaj, altrokaj arbaroj, idiliaj lagoj, kiujn vintre neĝo kaj glacio kovras [3]; Tula estas la ĉefurbo de la samnoma bonfarta gubernio [4]; en la gubernio Nagasako eŭropaj ŝipoj komencis enhaveniĝi kaj ekde 1580 [5]; Polujo konsistis el vojevodlandoj (kvazaŭ provincoj, posteaj gubernioj), kiuj dividiĝis en distriktojn [6]; 1818 la bienularo de la Vilna gubernio decidis dum sejmeto projekton, liberigi ĉiujn servutulojn kaj tiu-cele elektis delegitaron al la caro [7].
angle:
administrative province
beloruse:
губэрнія, штат (напр. у Індыі)
ĉeĥe:
gubernie
ĉine:
行政区 [xíngzhèngqū], 省 [shěng]
france:
département (territoire), gouvernement (division territoriale)
germane:
Gouvernement, Regierungsbezirk, Verwaltungsbezirk
hungare:
tartomány (közigazgatási egység)
japane:
[あがた], 都道府県 [とどうふけん], 州 [す]
katalune:
governació
nederlande:
gouvernement, provincie
portugale:
província
ruse:
губерния
slovake:
gubernia
ukraine:
губернія

guberniestro

POL Administranto de gubernio: dudek Turkoj, armitaj per sabroj kaj pafiloj, eskortis ilin, ĉar ili estis amikoj de la guberniestro [8]; pesto [mortigis] la guberniestron kaj preskaŭ la tutan hareman virinaron [9]; postmorgaŭ la guberniestro donos grandan balon [10]. VD:prefekto1.a
angle:
governor
beloruse:
губэрнатар
ĉeĥe:
gubernátor, guvernér, místodržitel
ĉine:
知事 [zhīshì], 太守 [tàishǒu]
france:
gouverneur, préfet
germane:
Gouverneur, Statthalter
hungare:
kormányzó
japane:
知事 [ちじ]
katalune:
governador
nederlande:
gouverneur
portugale:
governador
ruse:
губернатор
slovake:
gubernátor, miestodržiteľ
ukraine:
губернатор

administraj notoj