Gujan/o, Gvajan/o
GujanoRLN , Gvajano (GY)
Ŝtato en la nordo de Sudameriko; limanta kun Venezuelo, Brazilo, Surinamo kaj Atlantiko: la programo estis jam ratifita por Benino, Bolivio, Burkino, Honduro, […] kaj ĝis la fino de la jaro 2000 ĝi validos ankaŭ por Ĉado, Gambio, Gujano, Gvineo [1]; Latinameriko ampleksas Meksikon en Nordameriko, ĉiujn landojn de Centra Ameriko krom Belizo (anglalingva), multajn landojn de Antiloj, kaj ĉiujn areojn de Sud-Ameriko krom Gvajano (anglalingva), Falklandoj (anglalingvaj) kaj Surinamo (nederlandlingva) [2].
1.
Monato, Roland Rotsaert: Mondaj Financoj: Post la kunsido de financistoj en Prago
2. Vikipedio, Latinameriko
2. Vikipedio, Latinameriko
- angle:
- Guyana
- beloruse:
- Гаяна
- bulgare:
- Гвиана
- france:
- Guyane
- germane:
- Guyana
- indonezie:
- Guyana
- katalune:
- Guyana, República de Guyana
- pole:
- Gujana, Kooperacyjna Republika Gujany
- portugale:
- Guiana
- ukraine:
- Ґайана
Franca Gujano PIV2 , Franca Gvajano (GF)
Franca dependa teritorio en la nordo de Sudameriko kun ĉefurbo Kajeno; limanta kun Surinamo, Brazilo kaj Atlantiko: Diabloinsulo […]servis kiel punlaborejo de Francio, la cirkonstancoj en la punejo sur la insulo ne estis tiel malbonaj kiel sur la kontinento de Franca Gujano (apud Kuru), sed la insulo tamen estis simbolo por tio [3]; Kajena pipro estas muelita sekigita kapsiketo, kiu estas uzata en la kuirarto kiel spico, […] nomita laŭ la ĉefurbo de Franca Gvajano, Kajeno [4].
Rim.:
La ĵurnalo Monato uzas ankaŭ la nomon „Franca Gviano“.
[SC]
- angle:
- French Guiana
- beloruse:
- Француская Гвіяна
- bulgare:
- Френска Гвиана
- france:
- Région Guyane
- germane:
- Französisch-Guayana
- indonezie:
- Guyana Prancis
- katalune:
- la Guaiana Francesa
- pole:
- Gujana Francuska
- portugale:
- Guiana Francesa