gul/o

gulo

ZOO Mezgranda rabobesto de Norda Eŭrazio kaj Norda Ameriko, pli granda ol marteso kun longa bruna aŭ nigra felo kaj hela larĝa strio de la ŝultroj tra la flankoj ĝis super la vosto; genro el familio musteledoj (Gulo): grandajn bestojn, kiaj urso, gulo, lupo, linko, oni rajtas mortpafi nur esceptokaze, se ili endanĝerigas la loĝantojn aŭ lernejanetojn de izolita bieno aŭ vilaĝeto [1]; gulo estas la plej dika kaj plej fortika el la musteledoj, […], aspektas kiel urso, kun densaj kaj longaj haroj nigraj kaj brunaj, ĝi longas 65-87 centimetrojn, altas 35-43 centimetrojn kaj pezas 14-28 kilogramojn [2].

gulino (Gulo gulo) en la Helsinka Bestoĝardeno
CC0  [3]
angle:
wolverine, glutton (wolverine)
beloruse:
расамаха
bulgare:
росомаха
ĉeĥe:
rosomák
ĉine:
貂熊 [diāoxióng], 豹熊 [bàoxióng], 狼獾之类 [lánghuānzhīlèi]
france:
glouton (animal)
germane:
Vielfraß
hungare:
rozsomák, torkos borz
japane:
クズリ
katalune:
golut
latinece:
Gulo
nederlande:
veelvraten
portugale:
glutão (zool.), carcaju
ruse:
росомаха
slovake:
rosomák
ukraine:
росомаха

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.