guŝ/o

guŝo

BOTKUI
Unufaka malfermfrukto de la fabacoj, estiĝanta el unuopa fruktofolio kaj havanta du partojn, kiuj disiĝas ĉe maturiĝo: li eĉ ne povus diri, ĉu tio ĉi estis pasteĉoj aŭ grandaj guŝoj aŭ nuksoj [1]; guŝoj […] enhavas tripsinan inhibilon, [kies] ĉefa tasko ekz. je la sojo estas protektado kontraŭ insekto, tripsino estas unu el digestaj enzimoj kaj nekuiritaj guŝoj povas kaŭzi gravajn digestajn problemojn [2].
Rim.: Ĉe Z aperas ankoraŭ la nomo ŝelo1.c.
Rim.: Ne konfuzu kun silikvo.
1. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Goabo, la dezerto de la Koloroj
2. Vikipedio, Guŝo
angle:
pod, husk
beloruse:
боб (плод)
bulgare:
шушулка
france:
gousse
germane:
Hülse
hungare:
hüvely
itale:
baccello
japane:
[さや]
katalune:
llegum
nederlande:
peul
pole:
strąk
portugale:
vagem
ruse:
боб (плод), стручок (неправильное бытовое название)
ukraine:
стручок

administraj notoj