ĝangal/o

ĝangalo

1.  
GEOG Densa arbaro de varma, malseka klimato, precipe de musonaj landoj.
2.
(figure) Pro multaj diversaj eroj implika loko aŭ medio: la enhavo de la libro tute ne estas ĝangalo de lingvistikaj terminoj [1].
1. Sergej Derevjannyĥ: Atrakcio por lingvoŝatantoj? (I. Maier, W. F. Pilger, Duamana traduko por la Rusa Caro), Monato, jaro 2001a, numero 11a, p. 30a
angle:
jungle 1. (tropical) rain forest
beloruse:
джунглі
france:
jungle
germane:
Dschungel
hebree:
יער עד, ג'ונגל, סבך
hispane:
jungla
hungare:
dzsungel
itale:
giungla, jungla
katalune:
1. jungla, selva 2. embolic, garbuix
nederlande:
wildernis
perse:
جنگل
pole:
dżungla
portugale:
jângal, floresta, selva
ruse:
джунгли
svede:
djungel

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.