halter/o PV

haltero

SPO
1.
Pezaĵo kun tenilo, kiun oni movas por ekzerci la brakajn muskolojn (tenante ĝin per unu mano): Estu pluv- aŭ sun-vetero, ⫽ Pro la korpa estetik' ⫽ Faru kun aŭ sen haltero ⫽ Iom pli da gimnastik' [1]; junulo gimnastikanta ĉe nefermita fenestro unuaetaĝa mallerte ellasis trikilograman halteron, kiu krevigis la tegmenton de la veturilo [2].
2.
ZOOPIV1 Unu el paro de klabetoj, al kiuj reduktiĝis malantaŭaj flugiloj de kelkaj insektoj, kaj helpantaj al ilia orientiĝo en spaco.

haltero de muŝo (meze de la bildo)
CC BY 3.0  [3]
angle:
1. dumbbell 2. haltere
beloruse:
1. гантэль 2. жужальца
bulgare:
1. дъмбел
ĉeĥe:
1. činka
ĉine:
哑铃 [yǎlíng]
france:
1. haltère 2. haltère
germane:
1. Hantel 2. Haltere
greke:
1. αλτήρας
hungare:
1. súlyzó (gömbvégű)
itale:
1. manubrio (sport)
japane:
亜鈴 [あれい], ダンベル, バーベル, 平均棍 [へいきんこん]
katalune:
1. manuella
nederlande:
1. halter, dumbbell, korte halter
pole:
1. hantel
portugale:
1. haltere
ruse:
1. гантель
slovake:
1. činka
ukraine:
1. гантель, дзизкальце (орган комахи)

halterego CEE

SPO
Longa stango (ĉ. 2 m), ĉe kies ekstremaĵoj estas alfikseblaj feraj diskoj, kaj kiun oni levas per ambaŭ brakoj por ekzercado aŭ konkure.
angle:
barbell
beloruse:
штанга (спарт.)
bulgare:
мряна
germane:
Langhantel
hungare:
súlyzó (tárcsás)
itale:
bilanciere (sport)
katalune:
halter
nederlande:
barbell, lange halter
pole:
sztanga
ruse:
штанга (спорт.)

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.
~ego : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.