Hamburg/o DL

Hamburgo   Vikipedio

GEOGPOL Havena urbo en norda Germanujo (9˚58'E, 53˚33'N), situanta ĉe la rivero Elbo, regurbo de la samnoma federacia lando: la venontan dimanĉon mi veturos Hamburgon DL ; Fritz Schwarze el Hamburgo, laŭ metio hartondisto […] tendumis kun sia familio [1]; li estis nur tri monatojn docento pri arto en Hamburgo, ĉar li desegnis „senliman linion“ ĉirkaŭ la arta altlernejo [2]; oni perceptas la sintenon de Lapenna kontraŭ la tiama UEA: estis fendo, estigita de la estraraj kaj komitataj elektoj en Hamburgo en 1974 [3].
angle:
Hamburg
beloruse:
Гамбург
france:
Hambourg
germane:
Hamburg Hamburg
hispane:
Hamburgo
hungare:
Hamburg
itale:
Amburgo
latine:
Hamburgum
nederlande:
Hamburg
pole:
Hamburg
portugale:
Hamburgo
ruse:
Гамбург

hamburgano

Loĝanto de Hamburgo.
angle:
Hamburger
beloruse:
гамбуржац
france:
hambourgeois (subst.)
germane:
Hamburger
hungare:
hamburgi
itale:
amburghese (sost.)
nederlande:
Hamburger
pole:
mieszkaniec Hamburga
ruse:
гамбуржец

administraj notoj

h~ano: Mankas dua fontindiko.