heliocentr/a PIV1

heliocentra  

(malofte)
AST Suncentra: la heliocentra teorio de Koperniko [1]; oni ja scias kian intelektan revolucion okazigis la forlaso de tiu kompreno por la heliocentra teorio [2]. ANT:geocentra
ĉeĥe:
heliocentrický
france:
héliocentrique
germane:
heliozentrisch
slovake:
heliocentrický

heliocentrismo   Vikipedio

(malofte)
AST Suncentrismo: Venuso kreskanta montras ke la heliocentrismo de Koperniko ne nur estis konvena matematika fikcio, kiu „savas la aperojn“, sed estas la vero [3]; la proceso kontraŭ Galilejo (Galileo), granda sciencisto el la 15-16a jarcento kaj propagandanto de heliocentrismo, estas tro bone konata por fari pli ol mencii ĝin ĉi tie [4]. ANT:geocentrismo
3. Galileo Galilei
4. M. Halvelik: La Signifo de Teilhard de Chardin por nia Tempo, Espero Katolika, 1985:10
ĉeĥe:
heliocentrizmus
france:
héliocentrisme
germane:
Heliozentrismus
slovake:
heliocentrizmus

administraj notoj