hidrangeac/oj

hidrangeacoj

Familio de arbedoj , lianoj, duonarbustoj , malofte staŭdoj el la ordo de kornoparencaj floroplantoj (Hydrangeaceae) kun: folioj kontraŭaj, sen kromfolioj; cumoj, paniklo aŭ korimbaro; floroj duseksaj, malofte unuseksaj, stelaj, multaj, malgrandaj aŭ malmultaj, grandaj; 4 ĝis 12 sepaloj; 4 ĝis 12 petaloj kunkreskintaj ĉe-baze aŭ komplete; 4 ĝis 200 stamenoj en cirkloj; 2 ĝis 12 pistiloj; stilusoj ofte disbranĉiĝantaj; ovolujoj malsupraj, kun 1 ĝis 12 fakoj: hortensio aŭ grandfolia hidrangeo estas specio de hidrangeoj el la de familio de hidrangeacoj [kiu] devenas el Japanio, [...] tre populara kiel ornamfloro [1]; dekumario estas genro de du specioj de florplantoj en la familio Hidrangeacoj, [...] lianoj kreskante ĝis 4-10 m altaj tra inter arbedoj kaj arboj, grimpante per aeraj alteniĝaj radiketoj [2]. PRT:hortensio, filadelfo
beloruse:
гартэнзіевыя (сям’я)
germane:
Hortensiengewächse
latinece:
Hydrangeaceae
ukraine:
гортензієві

administraj notoj