hiĝab/o

hiĝabo

TEKS Kaptuko kovranta la hararon kaj la kolon, kelkfoje pendanta iom pli longe, tradicia ina vesto en pluraj islamaj landoj: virinoj aperantaj en socio sen religia hiĝabo estas malliberigataj de 10 tagoj ĝis 2 monatoj [1]; en Taĝikio ... la registaro malpermesis la hiĝabon en lernejoj [2]. VD:ĉadoro
Rim.: Aliaj esperantigoj: „hiĵabo“ nun mi povas promeni kun la hiĵabo surstrate pli trankvile [3]; „heĝabo“ vi ne kovris vian kapon per la heĝabo ... ĉe la gazetara konferenco [4].
1. Lumina: Faktoj pri la Iranaj virinaj rajtoj..., 2010-09-22
2. iqna: La problemoj fronte al la virinoj en Taĝikio..., 2012-09-02
3. J. Pérez de la Cruz, trad. jordi: Tunizio: la revolucia lukto por la egaleco, 2011-10-10
4. M. Valla: La Lasta Vorto..., Irana esperantisto, 2003 aŭtuno (5)
angle:
hijab
france:
hidjâb
japane:
ヒジャブ, ヘジャブ

administraj notoj