hind/o PIV1

hindo

1.
Homo kun hinda nacieco: fakte ĉinoj kaj hindoj (en Malajzio) scipovas paroli sian gepatran lingvon, sed estas analfabetaj en tiu lingvo [1]; en sia longa ruĝa vesto staras la Hindino sur la brullignaro, avide la flamoj elŝovas siajn langojn supren ĉirkaŭ la virino kaj ŝia mortinta edzo [2].
2.
(evitinde) Baratano.
1. Malajzio - Multlingveco, Monato, 1994-02
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
beloruse:
індыец
ĉeĥe:
Ind
ĉine:
印度人 [yìndùrén]
france:
Indien (habitant de l'Inde)
germane:
Inder
greke:
ινδός
hispane:
indio, hindú
hungare:
hindu (nemzetiségű)
itale:
indiano (dell'India - sost.)
japane:
インド人 [インドじん]
katalune:
indi (subst.)
nederlande:
Indiër
pole:
Hindus
portugale:
indiano
ruse:
индиец
slovake:
Ind
ukraine:
індієць, гінді (мова)

hinda

Rilatanta al hindoj, ilia nacieco aŭ ŝtato: sur la folio de la lotuso ĝi pelas la sanktan akvon de la rivero Gango kaj la okuloj de la Hinda knabino eklumas, kiam ŝi ĝin ekvidas [3]; [en Malajzio] en hindaj kaj ĉinaj familioj la infanoj parolas hinde aŭ ĉine kaj en lernejoj ili lernas la malajan kaj anglan [4].
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Birdo Fenikso
4. Malajzio - Multlingveco, Monato, 1994-02
beloruse:
індыйскі
ĉeĥe:
indický
france:
indien (adj., d'Inde)
germane:
indisch
greke:
ινδικός
hispane:
indio, hindú
hungare:
hindu (nemzetiségű), indiai
itale:
indiano (dell'India - agg.)
japane:
インドの [いんどの]
katalune:
indi (adj.)
nederlande:
Indisch
pole:
indyjski
portugale:
indiano
ruse:
индийский
slovake:
indický
tibete:
རྒྱ་གར་སྐད་
ukraine:
індійський

Hindujo

ZR
1.
GEOG La hinda subkontinento, situanta en suda Azio, de Himalajo norde ĝis en la Hindan Oceanon sude: la ideo de Kolumbo ke devas ekzisti okcidenta vojo Hindujon ŝajnas al ni nun tiel simpla, tiel natura [5].
2.
POL Barato: tio estis en la tempo de Aĥaŝveroŝ, kiu reĝis de Hindujo ĝis Etiopujo super cent dudek sep landoj [6]; Holger la Dano militakiris la grandan landon Hindujon ĝis la orienta fino de la mondo, ĝis tiu arbo, kiu estas nomata arbo de la suno [7].
angle:
India
beloruse:
Індыя
ĉine:
印度 [Yìndù]
france:
Inde
germane:
Indien
greke:
Ινδία
hispane:
India
hungare:
India
itale:
India
katalune:
Índia, República de l'Índia
nederlande:
Indië
pole:
Indie
portugale:
Índia
ruse:
Индия

hindeŭropa

LIN Rilata al la granda lingvofamilio, disvastiĝinta en 15-10aj jc a.K. en Hindujo, Persujo, Anatolio kaj Eŭropo: klopodon rekonstrui lingvan praformon (same kiel oni rekonstruis la hindeŭropan pralingvon) oni povas opinii aŭ esprimo de estimo por la lingvaj tradicioj, aŭ lingvistika ludismo [8].
8. V. Barandovská-Frank: Enkonduka lernolibro de interlingvistiko, 1995
angle:
Indo-European
beloruse:
індаэўрапейскі
ĉine:
印欧文 [YìnOūwén], 印欧语 [YìnOūyǔ], 印欧语言 [YìnOūyǔyán]
france:
indoeuropéen
germane:
indogermanisch
hispane:
indoeuropeo
hungare:
indoeurópai
itale:
indeuropeo (agg.), indoeuropeo (agg.)
katalune:
indoeuropeu (adj.)
nederlande:
Indo-Europees
pole:
indoeuropejski
ruse:
индоевропейский
ukraine:
індоєвропейський

administraj notoj