1histeri/o

histerio Vikipedio

1.  
MEDPSI Nerva malsano, karakterizata per sufokiĝoj, konvulsioj kaj aliaj mensaj kaj korpaj simptomoj, sed sen perceptebla fiziologia difekto.
2.
(figure) Subita ega ekscitiĝo pro ekzalto, furiozo aŭ ajna forta emocio kaŭzanta senordan agitiĝon: la financmerkatoj spite al entuziasmo kaj histerio pri „nov- scienco“ restis retenemaj [1].
1. S. Maul: Defio aŭ devio de politiko, Monato, 2000:10, p. 6a
angle:
hysteria 2. excitement
beloruse:
істэрыя
ĉeĥe:
hysterie
france:
hystérie
germane:
Hysterie
greke:
υστερία
hispane:
histeria
hungare:
hisztéria
indonezie:
histeria
itale:
isteria
nederlande:
hysterie
pole:
histeria
portugale:
histeria
ruse:
истерия 2. истерика
slovake:
hystéria

histeria

Maltrankvilega, nesinrega pro subita emocio: en histeria entuziasmo pri nov-komerco oni perdis aŭ forgesis ekonomiajn virtojn [2].
2. S. Maul: Defio aŭ devio de politiko, Monato, 2000:10, p. 6a
angle:
hysterical
beloruse:
істэрычны
ĉeĥe:
hysterický
france:
hystérique
germane:
hysterisch
hungare:
hisztériás, hisztérikus
indonezie:
histeris
itale:
isterico
pole:
histeryczny
portugale:
histérico (adj.)
ruse:
истеричный, истерический
slovake:
hysterický

histerie

Kun eksterordinara maltrankvilo, konfuza agado: elektrejo, kontraŭ kiu nun iuj aŭstraj politikistoj tiom histerie agitas [3].
3. J. Patera: Ĉeĥa opinio pri atomelektrejo en Temelin, Monato, 2002:6, p. 7a
angle:
hysterically
beloruse:
істэрычна
france:
hystériquement
germane:
hysterisch
hungare:
hisztériásan, hisztérikusan
itale:
istericamente
pole:
histerycznie
portugale:
histericamente
ruse:
истерично, истерически

histeriigi  

(tr)
Kaŭzi al iu pro emociego senordan konduton: tiuj ĉi abomenindaj eltrovaĵoj kaŭzis veran ŝokon kaj histeriigis parton de la belga loĝantaro [4]. VD:frenezigi
4. G. Van Damme: Tagluma koŝmaro, Monato, 1996:11, p. 14a
angle:
to panic
beloruse:
вызваць істэрыю
france:
affoler, rendre hystérique
hungare:
hiszterizál
itale:
causare isteria, rendere isterico
ruse:
вызвать истерику

histeriulo, histeriulino

MED Tiu, kiu suferas pro histeriaj krizoj: la studo de nervomalsanuloj – histeriuloj – kondukis Janet-on al la koncepto de subkonscio [5].
5. C. Baudoin: La Arto de memdisciplino: Psikagogio, 1926
france:
hystérique (subst.)

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas dua fontindiko.
~e: Mankas dua fontindiko.
~igi: Mankas dua fontindiko.
~ulo, ~ulino: Mankas dua fontindiko.