histogram/o

histogramo

SCI
Diagramo prezentanta oftecdistribuon per apudmetitaj kolonetoj, kies alto montras la oftecon de ĉiu aparta trajtoklaso: ŝajnas laŭ la histogramo, ke nin vizitis multaj unufojaj retkolibroj [1]; histogramo ... de la nematod-ova eligado de ŝajne sanaj sovaĝaj kaj hejmaj bestospecioj [2]; la aĝo-distribuo de la 65 000 „spektoj“ montras klaran dominon de la du plej aĝaj grupoj, kiel videblas en la histogramo [3].
1. Du Mil Dudek, Notinghama Esperanto-Klubo, 2020-12-31
2. Rüdiger Sachs: Iom da parazitologio, Scienca Revuo 4/2004, p. 212
3. Amri Wandel: Kiel plene ĝui la virtualan Kongreson, groups.io, Esperanto-Landa-Agado, 2021-07-19
angle:
histogram
france:
histogramme
germane:
Histogramm
ruse:
гистограмма

administraj notoj