diagram/o

diagramo  

SCI Grafika prezentaĵo de datumoj, fenomenoj aŭ informoj: funkcidiagramo, strukturdiagramo, tortodiagramo, trabdiagramo; [ili] produktas ĉiajn eblajn tabelojn kaj diagramojn, prezentas ilin en retejo [1]; la diagramo montras la kutimajn partoprenantojn en tia strukturo [2]; ĉio estas simple kaj klare eksplikita, kaj per la teksto, kaj per diagramoj kaj ilustraĵoj [3]; tion ripete emfazis la Germana Fizikista Asocio, montrante diagramon pri la elig-ŝparado en Germanio: kvankam la promesita malkreskigo de 21 % kompare kun 1990 estis atingita jam en 2009, preskaŭ duono rezultis el ruiniĝo de la orient-germana industrio [4]. SUB:grafikaĵo2, grafeo, kurbo3, genealogia arboVD:desegnaĵo, mapo, bildigo2, hierarĥio
1. Monato, Hektor Alos I Font: Spektantoj spektataj, 2003
2. Monato, Roland Rotsaert: Kreditkrizo daŭras, 2008
3. Garbhan Macaoidh: Per ardua ad astra - Tra krutaĵoj al la astroj (David Galadi-Enriquez kaj Amri Wandel: La kosmo kaj ni), Monato, jaro 2001a, numero 6a, p. 17a
4. Monato, Werner Fuß: Nekontentiga progreso en klimatopolitiko, 2011
angle:
diagram, plot, chart, graph, scheme, schematic, outline
beloruse:
дыяграма
ĉeĥe:
diagram, nákres
france:
diagramme
germane:
Schaubild, Diagramm, Graph
hebree:
תרשים
hispane:
diagrama
hungare:
diagram
pole:
diagram, wykres
portugale:
diagrama
ruse:
диаграмма
slovake:
diagram, nákres

administraj notoj