8humid/a SPV

8humida

1.
SCI Malseka2: humida aero; la galega klimato estas pluva kaj humida [1]; [li] estigis en sia parcelo plurajn lagetojn […] kaj plibeligis ties bordojn per humidema plantaro [2]; la humidaj zonoj ŝrumpas aŭ fatale malaperas en Francio [3]; kvankam la grundo de Ailsa Craig estas sala, humida kaj ofte malvarma, diversaj specioj de plantoj kreskas sur la insulo [4]; tie regis humida vento, tro varma por komenco de decembro [5].
Rim.: Ekster scienca kunteksto oni prefere uzu la sinonimon „malseka“.
2.
(evitinde) Malseketa: ŝiaj grandaj humidaj okuloj fiksrigardis min kaj nesenteble mi dronis en ilia profundeco [6].
1. Rafaela Urueña: Vojoj al la sankta urbo, Monato, 2000/03, p. 24
2. Laimius Stražnickas: Estigi lagetojn, Monato, 2004
3. Monato, Jean-Yves Santerre: Kie akvo kaj ĉielo najbaras, Monato, 2013
4. Garbhan MacAoidh: Mistera insulo Ailsa Craig, Monato, 2004
5. Konstanten Krysakov: KOTA AKVO , Monato, 2000/03, p. 28
6. Monato, de Julian Modest
angle:
humid, moist
beloruse:
вільготны
ĉeĥe:
humidní, vlhký
ĉine:
滋润 [zīrùn], 浥 [yì], 潮湿 [cháoshī], 湿润 [shīrùn], 润泽 [rùnzé], 湿 [shī], 洳 [rù]
france:
humide
germane:
feucht
greke:
υγρός
hispane:
húmedo
hungare:
nedves, párás
indonezie:
lembap
itale:
umido (agg.)
japane:
湿った [しめった], 湿気のある [しっけのある], じめじめした
kekĉie:
ach̕toon
nederlande:
vochtig
pole:
wilgotny
portugale:
úmido
ruse:
влажный
slovake:
mokvavý
tibete:
བཞའ་ཚན་ཆེན་པོ་
ukraine:
вологий, сирий

humido, humideco

1.
FIZ Kvanto de gasstata akvo en la aero: absoluta humido; aeron kies relativa humido estas malpli granda ol 60% oni perceptas seka; alta aera humideco [7]; sciencistoj zorge registras en la kamparo pluvon, venton, humidecon, sun-horojn, temperaturon [8]; meteo estas atmosfera elemento aŭ fenomeno, rilata al la klimato kaj vetero (ekzemple humido, nubo, vento k.a.) [9].
2.
SCI Malseko, elvaporaĵo, akvo dise (kaj ne flue) entenata en io: grunda humido ensorbata en la aeron; la aero saturita je humido; frontado kontraŭ humido kaj akvo en domkonstruaĵoj [10]; Atumo generis Ŝuon (dio de la aero) kaj Tefnuton (dio de humido) [11].
beloruse:
вільготнасьць
ĉine:
湿度 [shīdù], 澍 [shù], 墒 [shāng], 湿度 [shīdù], 澍 [shù]
france:
humidité
germane:
Feuchtigkeit, Feuchte 1. Luftfeuchtigkeit
hungare:
nedvesség
indonezie:
kelembapan
itale:
umidità
japane:
湿度 [しつど]
pole:
1. wilgotność absoluta ~o: wilgotność bezwzględna. relativa ~o: wilgotność względna. 2. wilgoć
portugale:
umidade
ruse:
влажность absoluta ~o: абсолютная влажность. relativa ~o: относительная влажность.

administraj notoj