*sek/a UV

*seka

1.
Enhavanta neniom aŭ malmulte da akvo, fluaĵo, suko aŭ graso.
a)
Ne sorbinta fluaĵon (sub la pluvo, en akvujo ktp): ŝi luos ie […] du ĉambretojn varmajn, sekajn, sunajn Marta ; ĉio […] sur la seka tero mortis [1]; trans la marĉon [ŝi provis] transiri kun sekaj piedoj [2]; la skermisto svingis la spadon pli kaj pli rapide kaj restis tute seka kvazaŭ sub tegmento [3]; de ĉio fluis akvo, la kompatinda reĝido ne havis sur si eĉ unu sekan fadenon [4].
b)
Perdinta sian naturan akvon pro elvaporiĝo aŭ sekigado: sekaj folioj ekkraketis sub liaj piedoj [5]; el ŝiaj okuloj, ĝis nun sekaj kaj nebulitaj, kun subita fortego ekverŝiĝis larmoj Marta ; ŝi kaptis Haĉjon per siaj sekaj manoj, forportis lin en malgrandan stalon [6]; [li] komencis preĝi per sekaj lipoj [7]; mia gorĝo estas seka kaj brule varmega [8]; li manĝis ilian hordean panon kun seka viando [9]; li preferas la mizeran soldatan bieron kaj sekan platan kukon [10]; [ni] ricevis […] kakaon kaj kristnaskan kukon kun sekaj vinberoj [11]; nur la nudaj sekaj stoploj elstaris el la glaciiĝinta tero [12]; seka panpeco, sed en libereco PrV .
c)
Rilata al malesto aŭ malmulto da akvo aŭ fluaĵo ĉe fabrikado, estiĝo, funkciado de io: Marta ektusis per seka (sen mukaĵo), mallonga sed turmenta tuso Marta ; estis tute seka vetero (sen precipito) [13]; EKON seka pezo, maso (de nutraĵo sen enhavata akvo); TEK seka riparo (en seka doko1).
2.
(figure) Senornama, senfantazia, sendetala: kia bagatelama, malalta, seka estis tiu ĉi penso! […] ĝi rigidiĝis en la malvarmo de la ciferoj, dum ĉe la alproksimiĝado de la nova jaro la homaro bolis de deziroj, sentoj, esperoj Marta ; per seka teori' ⫽ Ni ne tiom nin instruas, ⫽ Kiom per alegori' [14]; seka formo, stilo, artikolo; seka (seninteresa) lernado de izolaj vortoj; sekaj (seninteresaj) faktoj kaj datoj; seke teoria logikeco [15]. VD:nuda, proza, senmetafora, sobra
3.
(figure) Senkompata, sensenta, severa, ordonema: li estis malvarma, seka, severa homo […] kaj havis malgrandajn fajrerantajn okulojn [16]; lia seka kaj komika maniero de agado havis bonan influon sur la ĉagrenon de la kliento [17]; Vi venis ĉi tien kun nigra humoro, ⫽ Kun jama intenco, pri l' eksperiment' ⫽ Kondamne raporti laŭ seka rigoro [18].
4.
(figure) Pri sonoj sensonoraj, plataj, nemelodiaj: ĉe ŝia orelo eksonis seka, mallonga rido, kiu nun similis klakilon de nokta gardisto Marta ; sekaj kaj monotonaj sonoj […] la ĉambrojn de la lernejoj plenigas per enuo Marta .
afrikanse:
droog
albane:
thatë
amhare:
ደረቅ
angle:
dry
arabe:
جاف
armene:
չոր
azerbajĝane:
quru
beloruse:
сухі
bengale:
শুষ্ক
birme:
ခြောက်သွေ့သော
bosne:
suho
bulgare:
сух
ĉeĥe:
suchý
ĉine:
干燥
dane:
tør
estone:
kuiv
eŭske:
lehorra
france:
sec (adj.)
galege:
seca
germane:
trocken 2. spröde
guĝarate:
શુષ્ક
haitie:
sèk
haŭse:
bushe
hebree:
יבש
hinde:
सूखा
hispane:
seco
hungare:
száraz
ide:
sika
igbe:
akọrọ
indonezie:
kering
interlingvae:
sic
irlande:
tirim
islande:
þurr
itale:
asciutto, secco
japane:
ドライ
jave:
garing
jide:
טרוקן
jorube:
gbẹ
kanare:
ಒಣ
kartvele:
მშრალი
katalune:
sec
kazaĥe:
құрғақ
kimre:
sych
kirgize:
кургак
kmere:
ស្ងួត
koree:
건조
korsike:
asciuttu
kose:
omile
kroate:
suhi
kurde:
zûha
latine:
siccum
latve:
sauss
laŭe:
ແຫ້ງແລ້ງ
litove:
sausas
loĵbane:
sudga
makedone:
сува
malagase:
maina
malaje:
kering
malajalame:
ഉണങ്ങിയ
malte:
xott
maorie:
maroke
marate:
कोरडा
monge:
qhuav
mongole:
хуурай,
nederlande:
droog
nepale:
सुक्खा
njanĝe:
youma
okcidentfrise:
drûch
panĝabe:
ਖੁਸ਼ਕ
paŝtue:
وچ
pole:
suchy
ruande:
yumye
ruse:
сухой
samoe:
mago
sinde:
سڪي
sinhale:
වියළි
skotgaele:
tioram
slovake:
suchý
slovene:
suha
somale:
qallalan
ŝone:
akaoma
sote:
omileng
sunde:
garing
svahile:
kavu
svede:
torr
taĝike:
хушк
taje:
แห้ง
tamile:
உலர்
tatare:
коры
telugue:
పొడి
tibete:
སྐམ་པ་
tokipone:
telo ala
turke:
kuru
ukraine:
сухий
urdue:
خشک
uzbeke:
quruq
vjetname:
khô
volapuke:
sägik
zulue:
eyomile

*sekaĵo

1.
Io seka: la patrino iras […] en la ĉambreton al la etulo, kiu ĵus ekkriis, metas lin en sekaĵon, donas al li botelon [19].
2.
GEOG La seka tero, kontraste al la oceano kaj maro kaj ceteraj akvujoj: kaj Dio nomis la sekaĵon Tero, kaj la kolektiĝojn de la akvo Li nomis Maroj [20]; la sekaĵo okupas proksimume trionon da tersurfaco, kies reston kovras la akvo; la kulivata tero okupas malpli ol 14% de la tuta sekaĵo.
19. M. Martinson: Vespera ruĝo anoncas ventegonMonato
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 1:10
angle:
2. land, mainland, dry land
beloruse:
1. сухое (нешта) 2. суша
bulgare:
1. нещо сухо 2. суша
france:
2. sec (subst.)
germane:
Trockenes
katalune:
1. indret, objecte sec 2. terra seca
nederlande:
2. het droge
pole:
1. coś suchego 2. sucha ziemia
ruse:
1. сухое (сущ.) 2. суша
ukraine:
суша

sekigi

(tr)
Igi seka: ŝi sekigis siajn okulojn kaj ellitiĝis [21]; la brilaj sunradioj jam sekigis mian vestaĵon [22]; Milena sekigas sian korpon kaj komencas vesti sin [23]; post lavado de la malsanulo, oni ne forgesu tute purigi kaj sekigi la tukon post ĉiu uzado [24]. VD:dreni, senakvigi, vringi
21. Claude Piron: Gerda malaperis, Ĉapitro 14
22. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dua ĉapitro
23. Monato, Julian MODEST: La memmortigo de Tanja
24. Rose Stolle-Unterweger (tradukis Jean Borel): Konsiloj pri Higieno, Konsiloj por la flegado de malsanuloj
angle:
dry
beloruse:
сушыць
bulgare:
суша
ĉeĥe:
sušit
ĉine:
[hé], 熇 [kǎo], 蔋 [dí], 擦乾 [cāgān], 擦干 [cāgān], 晾 [liàng]
france:
sécher
germane:
trocknen
hebree:
ליבש
hispane:
secar
hungare:
szárít
ide:
sikigar
indonezie:
mengeringkan
itale:
seccare, essiccare
japane:
乾かす [かわかす], 干す [ほす]
katalune:
assecar
nederlande:
drogen (doen drogen)
pole:
suszyć
ruse:
сушить, высушить
slovake:
osušiť, usušiť, vysušiť
svede:
torka
turke:
kurutmak
ukraine:
сушити

sekigejo

Loko destinita al sekigo: aŭtune […] en la sekigejo estis lignokradaroj plenaj je prunoj [25].
25. B. Němcová, trad. V. Tobek kaj K. Procházka: Avineto, 1909-1914
beloruse:
сушыльня
bulgare:
сушилня
france:
séchoir (lieu)
germane:
Trockenraum
pole:
suszarnia
ukraine:
сушарка, сушарня, сушильня

sekiĝi

(ntr)
Iĝi senakva, senabunda, malriĉa: sidiĝu ĉe la fajro, por ke viaj vestoj sekiĝu [26]; post kelka tempo la torento elsekiĝis, ĉar ne estis pluvo en la lando [27]; forsekiĝis la akvo sur la tero [28]; mia forto elsekiĝis [29]; alte sur la monto […] la potencaj kverkoj […] velksekiĝis [30]; la bretoj tiom sekiĝis, ke multloke estis grandaj fendoj [31]; [ili] sekiĝas de melankolio [32]; ĉi tie jam sekiĝis la gorĝoj Metrop ; naskiĝis plano [por akiri] fonton de enspezoj, neniam sekiĝantan [33]; larmo virina baldaŭ sekiĝas PrV .
angle:
dry (dry out)
beloruse:
сохнуць
bulgare:
суша се, съхна, изсушавам се, изсъхвам
ĉine:
乾枯 [gānkū], 干枯 [gānkū], 干涸 [gànhé], 幹涸 [gànhé], 涸 [hé], 晒 [shài], 曬 [shài], 晾 [liàng]
france:
sécher, se déssecher
germane:
trocknen, austrocknen, versiegen
hebree:
להתיבש
hispane:
secarse
hungare:
szárad
ide:
sikeskar
indonezie:
mengering
itale:
seccarsi
japane:
乾く [かわく], 乾燥する [かんそうする]
katalune:
assecar-se
nederlande:
drogen (droog worden)
pole:
wysuszyć się, suszyć się
ruse:
сохнуть, высыхать, высохнуть
svede:
torkas, torka ut
turke:
kurumak
ukraine:
сохнути, сушитися

malseka

1.
Enhavanta multe da akvo aŭ fluaĵo: malseka ĉifono, vesto, viŝtuko; li estis tute malseka, kaj la akvo fluis el liaj longaj blondaj haroj [34]; la mantelo estas malseka, sed la vesto sub ĝi – seka Metrop ; larme malsekaj okuloj [35]; ili sentis sin bone en la malseka elemento (akvo) [36]; [ŝi] glitfaladis sur la malseka herbo [37]; en la malseka argila grundo oni povis vidi la postesignojn de iliaj piedoj [38]; oni trenis ŝin en malluman, malsekan malliberejon [39]; miaj fingroj estis malsekaj de mirha fluidaĵo [40]; malseka neĝo (neĝo enhavanta multe da likva akvo) Metrop ; regis kruda, malseka […] vetero [41]. VD:pluvo, roso
2.
(pri gaso, atmosfero:) Entenanta percepteble multe da gasstata akvo; humida1: densa ondo da mucida, malseka aero frapis la vizaĝojn de ambaŭ enirantaj virinoj Marta ; ĝardenoj, kies arboj dank' al la malseka blovo de l' maro kreskis [42]; malseka frida klimato [43].
afrikanse:
nat
angle:
wet
beloruse:
мокры, вільготны
bulgare:
1. мокър 2. влажен
ĉeĥe:
mokrý
ĉine:
湿 [shī], 濕 [shī], 润 [rùn], 潤 [rùn], 湿透 [shītòu], 濕透 [shītòu]
france:
mouillé
germane:
1. nass 2. feucht, humid
hebree:
רטוב
hispane:
mojado
hungare:
nedves
ide:
humida
indonezie:
basah
interlingvae:
humide
itale:
1. bagnato 2. umido
japane:
ぬれた, 湿った [しめった], 湿気の多い [しっけのおおい]
katalune:
mullat 1. mullat, banyat 2. humit
loĵbane:
cilmo
nederlande:
nat
okcidentfrise:
wiet
pole:
mokry, nawilżający, wilgotny
ruse:
1. мокрый 2. влажный, сырой
slovake:
mokrý
svede:
blöt
tibete:
རློན་པ་
tokipone:
telo
turke:
ıslak, nemli
ukraine:
мокрий, вологий
volapuke:
luimik

malsekeco

Stato de io malseka: ofte la ŝipo estis en danĝero, ofte ni devis suferi de malsekeco. [44].
angle:
dampness, humidity, wetness
beloruse:
макрата, макрэча, вільгаць
bulgare:
мокрота, влажност
ĉeĥe:
mokro, vlhkost
ĉine:
湿气 [shīqì], 濕氣 [shīqì], 湿度 [shīdù], 濕度 [shīdù], 潮气 [cháoqì], 潮氣 [cháoqì]
france:
humidité
germane:
Nässe, Feuchte
ide:
humideso
indonezie:
kelembapan
japane:
湿気 [しっけ]
katalune:
humitat
pole:
wilgoć, wilgotność
slovake:
mokrosť
ukraine:
вологість, мокрота

malseketa

Modere, ne tre multe malseka: sablomuldilo (estas) ludilo por formi figuron el malseketa sablo HejmVort ; la ronda vizaĝo estis ruĝeta kaj ŝi iom ŝvitis; la okuloj brilis malsekete [45]; malseketa ĉambro, muro, kelo.
45. M. Boulton: Ebrivirgeco, Nica Literatura Revuo, 1958-01 ĝis 02, numero 3:3, p. 99-107a
angle:
damp, humid, moist
beloruse:
мокры, вільготны
bulgare:
влажен
ĉeĥe:
vlhký
ĉine:
[yì], 潮湿 [cháoshī], 潮濕 [cháoshī], 泽 [zé], 澤 [zé], 滋润 [zīrùn], 滋潤 [zīrùn], 润泽 [rùnzé], 潤澤 [rùnzé], 湿漉漉 [shīlùlù], 濕漉漉 [shīlùlù]
france:
humide
germane:
feucht
hispane:
húmedo
hungare:
nyirkos, párás
ide:
humideta
indonezie:
lembap
itale:
bagnaticcio, umido
japane:
湿った [しめった], 湿気のある [しっけのある]
katalune:
humit
nederlande:
vochtig, klam
pole:
wilgotny
ruse:
влажный, сырой
slovake:
vlhký
svede:
fuktig

malsekigi

(tr)
Igi malseka, provizi je akvo aŭ fluaĵo: printempa pluvo […] malsekigas la teron [46]; per miaj larmoj mi malsekigas mian kuŝejon [47]; kelke da homoj […] ĉerpis la akvon [kaj] per ŝprucigiloj malsekigis la arbojn [48]; sango […] malsekigis liajn vestojn [49]; li nur malsekigis la lipojn per la lakto [50]; stranga likvoro malsekigis miajn langon kaj gorĝon [51]. VD:akvumi, aspergi, bani, trempi
angle:
make wet
beloruse:
мачыць
bulgare:
намокрям
ĉeĥe:
navlhčit, svlažit
ĉine:
[zhān], 霑 [zhān], 润 [rùn], 潤 [rùn], 雨 [yù], 传水 [chuánshuǐ], 傳水 [chuánshuǐ], 商水 [shāngshuǐ], 沾 [zhān], 着水 [zhùshuǐ], 著水 [zhùshuǐ]
france:
mouiller
germane:
nass machen, befeuchten
ide:
humidigar
indonezie:
membasahi
japane:
ぬらす, 湿らす [しめらす]
pole:
zmoczyć, moczyć, zwilżyć
slovake:
namočiť, navlhčiť, zamočiť, zavlažiť, zvlhčiť
ukraine:
промочувати, розмочувати, омочувати, обмочувати

malsekiĝi

(ntr)
Iĝi malseka: ili ne havis fajron, [do] la lignaj pecetoj […] malsekiĝis [52]; ŝiaj vangoj ruĝiĝis [kaj ŝiaj] okuloj malsekiĝis [53]; li malsekiĝis, kiel spongo, kaj tremis pro malvarmo [54]. VD:trempiĝi
angle:
become wet
beloruse:
мокнуць
bulgare:
намокрям се
ĉine:
返潮 [fǎncháo], 淋湿 [línshī], 淋濕 [línshī]
france:
se mouiller
germane:
nass werden, feucht werden
ide:
humideskar
japane:
ぬれる, 湿る [しめる]
pole:
rozmoknąć, moknąć, stawać się wilgotnym
ukraine:
промокнути

tramalseka

Malseka en ĉiuj siaj partoj, sur la tuta korpo: Bjartur trovis ŝin dormanta apud la rojo, tiam jam pluvis, ŝi kuŝis tie tramalseka kun la vango sur la bordo [55].
55. H. Laxness, trad. B. Ragnarsson: Sendependaj homoj, 2007
beloruse:
мокры наскрозь, да ніткі
ĉine:
湿透 [shītòu], 濕透 [shītòu]
france:
trempé (très mouillé)
germane:
durchnässt, durchweicht
pole:
przemoknięty

tramalsekiĝi

(ntr)
Plene, tute malsekiĝi: lia zono jam estis tramalsekiĝinta de ŝvito [56].
56. Lao She, trad. Wang Chongfang: Kamelo Ŝjangzi, 1988
beloruse:
прамокнуць (наскрозь)
ĉine:
浸湿 [jìnshī], 浸濕 [jìnshī], 浑身湿透 [húnshēnshītòu], 渾身濕透 [húnshēnshītòu]
france:
se détremper
germane:
durchnässen, durchweichen
japane:
ずぶぬれになる, びしょぬれになる
pole:
przemoknąć

frostosekigi, frostsekigi

(tr)
TEK Senakvigi per sinsekvaj frostigo kaj sublimo; liofilizi.
beloruse:
рабіць сублімацыйную сушку
france:
lyophiliser
germane:
gefriertrocknen
katalune:
liofilitzar
pole:
liofilizacja

frostosekigo, frostsekigo

TEK Sinsekvaj frostigo kaj sublimo; procedo por konservo de akvoenhavaj substancoj: frostsekigo ŝajnas iome sukcesi [57].
57. E. Nieuwenhuys, trad. L. De Cooman: Araneo, 1999-03
beloruse:
сублімацыйная сушка
france:
lyophilisation
germane:
Gefriertrocknung
katalune:
liofilització
pole:
liofilizowanie

plormalseka

Abunde plorinta, kun videble malseka vizaĝo: venis tien Kristla elturmentita, plormalseka, pala kiel muro [58].
58. B. Němcová, trad. V. Tobek kaj K. Procházka: Avineto, 1909-1914
beloruse:
мокры ад сьлёз
bulgare:
мокър от сълзи
france:
en larmes, en pleurs
germane:
tränendurchnässt
pole:
mokry od płaczu

administraj notoj

frosto~igi, frost~igi: Mankas dua fontindiko.
frosto~igi, frost~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.