ĥet/o
ĥeto
Nomo de litero responda al la esperanta ĥo en diversaj
ŝemidaj alfabetoj; interalie la hebrea ח, per kiu
estas markitaj la versikloj 57ª–64ª de la psalmo 119ª en la
Londona Biblio:
la hebrea litero ĥeto respondas al la numero ok;
el ĥeto fariĝis la litero eto en la greka alfabeto.
Ĥeto (prapatro de ĥetidoj)- angle:
- heth, het, chet
- beloruse:
- хет (літара)
- germane:
- Chet
- ruse:
- Хет