ĥet/o MT

Ĥeto

BIBPERS La nomo de nepo de Ĥamo, kiun Biblio prezentas kiel prapatron de la ĥetidoj: kaj Abraham leviĝis, kaj profunde kliniĝis antaŭ la popolo de la lando, antaŭ la filoj de Ĥet' [1].
HOM:ĥeto (litero)
angle:
Heth
france:
Heth
ruse:
Хет

ĥetido

1.
HIS Ano de bronzepoka popolo hindeŭropa, kiu loĝis en Anatolio kaj formis tie grandan regnon (1500–1200 a.K.): Bat-Ŝeba, filino de Eliam, kaj edzino de Urija, la ĥetido [2]; kaj la sirianoj diris unu al la alia: certe la reĝo de Izrael dungis kontraŭ ni la reĝojn de la ĥetidoj kaj la reĝojn de la egiptoj, ke ili iru kontraŭ nin [3].
2.
HIS=praĥetido
angle:
1. Hittite
ĉine:
赫梯 [hètī], 赫梯王国 [hètīwángguó]
germane:
Hethiter
greke:
1. Χετταΐοι
ruse:
1. хетт

ĥetida

HIS Rilata al la ĥetidoj1, ilia lingvo kaj civilizo: la ĥetida lingvo estas lingvo hindeŭropa, proksima al la armena; la Ĥetida Regno. SIN:hitita
Rim.: Ĉe Kabe troviĝas ankaŭ „ĥeta“: mi vidas, ke vi estas vere pia Egiptano, kvankam viaj trajtoj estas ĥetaj, respondis Herhor [4].
germane:
hethitisch
ruse:
хеттский ~ida lingvo: хеттский язык. Ĥ~ida Regno: Хеттское царство.

praĥetido

HIS
Praloĝanto de la teritorio de la Ĥetida Regno: konkerinte la landon de la praĥetidoj, la novaj enloĝantoj transprenis sur sin ilian etnonomon kaj la nomon de ilia regno.
angle:
Hattian
ruse:
хатт (анатолийский)
Rim.: Biblio uzas la etnonomon ĥetido plursence. Iuj aperoj en Genezo aludas Kanaanan tribon, ne pli gravan, ol la genro de Abrahamo; ties anoj havas ŝemidajn nomojn. Aliaj aperoj aludas eksteran regnon, kompareblan kun Egiptujo (ekz-e I. Reĝoj 7:6). Tio similas nian uzon de la etnonomoj „brito“, „belgo“, „egipto“: jen temas pri antikva etno, kiu donis sian nomon al la lando; jen pri ano de moderna nacio. [Sergio Pokrovskij]

administraj notoj

pra~ido: Mankas dua fontindiko.