*idili/o

*idilio

1.
POE Poemeto pri laŭnatura, kampara vivo, kaj plejofte pri naivaj amoj de paŝtistoj: legisto legis al ili dum la manĝo idiliojn de Teokrito [1]; dialogaj idilioj bone verkitaj kaj rimitaj [2]. SIN:bukoliko, eklogo
2.
(figure) Loko, situacio trankvila, amplena, tia, kiel ĝin priskribas idilio1: la sennuba idilio de ŝia infaneco Marta ; tia kvieto trankviligas kaj igas sonĝi, inter ĉi tiuj arboj oni dezirus vidi idilion [3]; kiam mi eliris el la brakoj de mia amikino, la idilio aliformiĝis en tragedion [4]; ĉu kun multa turismo tia idilio restos paradizo, estas alia afero [5]. VD:edeno2, paradizo3
angle:
idyll
beloruse:
ідылія
bulgare:
идилия
ĉeĥe:
idyla, selanka
ĉine:
牧歌 [mùgē], 田园生活 [tiányuánshēnghuó], 田园诗 [tiányuánshī], 田园风光 [tiányuánfēngguāng]
france:
idylle
germane:
Idylle, Idyll
hungare:
idill
japane:
牧歌 [ぼっか], 田園詩 [でんえんし], 素朴な恋愛 [そぼくなれんあい]
nederlande:
idylle
pole:
idylla, sielanka
portugale:
idílio
ruse:
идиллия
slovake:
idyla
ukraine:
ідилія

administraj notoj