igl/o PIV1 , iglu/o NeoGlo

iglo, igluo   Vikipedio

ARKI Duonsfera domo konstruita el neĝbrikoj, tradicia ŝirmejo de eskimoj: kiel la eskimoj, Patro Henry sin nutris per fiŝaĵo, kaj dormis dumsomere en kabano kovrita per tolo kaj dumvintre en iglo [1]; Kiŝ sukcesis sin levi el la plej humila „igluo“ de la vilaĝo, ĝis fine li fariĝis la ĉefulo super ĉiuj [2]; jen kastelo, jen igluo: jen la plej malsamaj domoj [3].
1. A. De Salvo: Katolika Horizonto, Espero Katolika, 1979:5
2. J. London, trad. E. H. Collison: Rakonto pri Kiŝ, Literatura Mondo, 1922:3
3. A. Cossavella: Jen, [2000?]
angle:
Igloo
bulgare:
иглу
ĉeĥe:
iglú
france:
iglou
germane:
Iglu
hispane:
iglú
katalune:
iglú
slovake:
iglu

administraj notoj