infarkt/o PVEF
infarkto
Loka, amasa mortiĝo de ĉeloj pro
nesufiĉa alveno de sango:
la loka malutilaĵo konsistas en ia alia malsano de la okulo,
[…] kiel ekzemple […] infarktoj en
la glandetoj Meibomaj
[1];
saturitaj grasoj delonge estis asociataj al korvaskula risko, ĉar ili pliigas la kvanton de
„malbona” kolesterolo en la vaskuloj, plialtigante tiumaniere la probablojn de infarkto kaj
apopleksio
[2].
malsano
1.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Kronika Katara Konjunktivito
2. Lenio Marobin: Elaĉetas sin (kelkaj) grasoj, Monato, 2014/07, p. 23
2. Lenio Marobin: Elaĉetas sin (kelkaj) grasoj, Monato, 2014/07, p. 23
- angle:
- infarct
- beloruse:
- інфаркт
- ĉeĥe:
- infarkt
- ĉine:
- 梗塞 [gěngsè]
- france:
- infarctus
- germane:
- Infarkt
- hispane:
- infarto
- indonezie:
- infarktus
- katalune:
- infart
- nederlande:
- infarct
- pole:
- zawał
- slovake:
- infarkt
- ukraine:
- інфаркт
korinfarkto
Infarkto en la kora muskolo:
la polico esploretis, sed […] la mortoj racie klarigeblis:
korinfarkto, alta sango-premo, kancero
[3];
li sukcesis preni la monon de kasisto, montrinte al tiu malplenan paperon, la
kasiston, kiam la ŝerco estis malkovrita, trafis korinfarkto (poste li,
feliĉe, resaniĝis)
[4].
- angle:
- myocardial infarction
- beloruse:
- інфаркт міякарда
- france:
- infarctus du myocarde
- germane:
- Herzinfarkt
- ruse:
- инфаркт миокарда