inhib/i NeoGlo , inhibici/o PV

inhibi, inhibicii Vikipedio

1.  
BIO Maleksciti, kaŭzi malvigliĝon, malfortiĝon aŭ portempan ĉeson de funkcio:
a)  
FIZL Maleksciti organon, malpliigi korpan funkcion: ĉe viroj, la plej oftaj kaŭzoj de ostoporozo estas troa konsumado de alkoholaĵoj kaj la uzo de steroidoj, kiuj ambaŭ inhibas ostorekonstruon [1]; natura antibiotiko, kapabla inhibi kaj detrui la bacilon [2]; inhibiciante tiun enzimon, statinoj malpliigas la produktadon de kolesterolo fare de la hepato [3]; ĝi bone baras disvolviĝon de kanceraj ĉeloj per inhibiciado de aktiveco de kinol-oksidazo surface de tumoraj ĉeloj ĉe kelkaj kanceroj [4]; teopolifenoloj povas inhibicii la atakan aktivecon de virusoj [5].
b)  
PSI Maleksciti, embarasi animan funkcion: temas pri pure mensa malsano, ĉar ĝi inhibas fluan parolon en homoj, kies cerbo perfekte funkcias [6].
2.
(figure) Deteni, embarasi iun agadon.
1. M. Jones: Ostoporozo, La Brita Esperantisto, 2009, printempo
2. Monato, Donald Broadribb: Kial la malestimo je la afrika medicino?, 2007
3. Monato, Roberto Pigro: Atentu la koron, 2013
4. Monato, Peng Jianjun: Teo por preventi kancerojn, 2005
5. Cui Zhiqin: Teotrinko..., Ŝanhajo: 2a INA-konferenco, 2005
6. C. Piron: Lingvoj, cerbo kaj publika sano...
ĉeĥe:
inhibovat, oslabovat, potlačit, potlačovat, utlumit, utlumovat, zpomalit, zpomalovat
france:
inhiber
germane:
hemmen, unterdrücken
slovake:
inhibovať, oslabovať, potlačovať, spomaliť, utlmiť

inhibo, inhibicio

1.
Malekscito, nerva fenomeno, kiu malpliigas aŭ ĉesigas vivofunkcion.
2.
(figure) Forta deteniĝemo de iu agado: ja al la homo / hastanta de ĝuo al ĝu’ / sen inhibo / sen limo / fine ĉio eknaŭzas [7]; foje teruro nin paralizas, ni ne plu scias ĉu fuĝi ĉu batali ..., la franca profesoro Henriko Laborit nomis tion inhibicio de la agado [8].
7. G. Berveling: Frua Patristiko, 2009
8. Gerardo: Strebado al plua vivo, 2008-05-09
ĉeĥe:
inhibice, ochrnutí, oslabení funkce, oslabení procesu, potlačování, zamezení, útlum
france:
inhibition
germane:
Hemmung, Unterdrückung, Inhibition
hungare:
gátlás, inhibíció
nederlande:
inhibitie
portugale:
inibição (medicina)
ruse:
задержание, торможение, ингибиция
slovake:
oslabenie funkcie, potlačovanie, útlm

administraj notoj