8Iran/o PIV1

8Irano RLN (IR)

GEOGPOL Ŝtato en la sudokcidenta Azio kun ĉefurbo Tehrano; oficiala nomo: Islama Respubliko de Irano; limanta kun Afganujo, Armenujo, Azerbajĝano, Irako, Pakistano, Turkmenujo, Turkujo kaj kun Araba Maro kaj Persa Golfo. Ĝis 1935 ĝi estis nomata Persujo: el Sirio kaj Irano, kie ankaŭ ekzistas tre antikvaj urboj, venis nenia reago [1]; laŭ statistikoj pereas pro aŭto-akcidentoj ĉiujare en Irano pli ol 15 000 homoj [2].
1. Noticoj, Monato, 1993/09, p. 4
2. Hamizeh Shafiee: Traf(ik)a statistiko, Monato, 2001/01, p. 10
angle:
Iran
beloruse:
Іран
bulgare:
Иран
ĉine:
伊朗 [Yīlǎng]
france:
Iran, République islamique d'Iran
germane:
Iran
indonezie:
Iran
itale:
Iran
japane:
イラン [いらん]
nederlande:
Iran
perse:
ایران
pole:
Iran, Islamska Republika Iranu
portugale:
Irã
tibete:
ཏ་ཟིག་
ukraine:
Іран
uzbeke:
Эрон

irana

Rilata al Irano: la irana prezidanta baloto de majo 1997 [3]; en aprilo estas liberigitaj 15 britaj mararmeanoj kaptitaj de iranaj militistoj kaj enkarcerigitaj dum preskaŭ du semajnoj en Irano [4].
3. M. Reza Torabi/pg: Vundita sed ne mortinta, Monato, 2000/07, p. 7
4. Monato, Paul Gubbins: Kiom valoras kaptiteco?
beloruse:
іранскі
france:
iranien (adj.), iranienne (adj.)
germane:
iranisch

iranano

Ŝtatano de Irano: iranano eĉ ne pensus, kiel ekzemple faras multe da libananoj, eduki siajn gefilojn en lingvo alia ol la persa [5].
beloruse:
іранец
ĉine:
伊朗人 [yīlǎngrén], 伊朗語系 [yīlǎngyǔxì]
france:
Iranien (subst.), Iranienne (subst.)
germane:
Iraner

administraj notoj