Jid/o

Jido

LINPIV1
Lingvo uzata de orienteŭropaj judoj, ĝermana (germandevena), tamen enhavanta multajn hebreajn kaj slavajn vortojn: la Jida skribo uzas hebrean alfabeton; kiujn lingvojn sciis Ludoviko Zamenhof? ― liaj gepatraj lingvoj estis la rusa kaj la jida [1]; nepris instrui al la infano la polan lingvon, ĉar hejme ili ĉiam parolis jide [2]; la hejma lingvo de la aŝkenazoj estis la jida lingvo [3]; en jido al la germana W respondas ne „vavo“, sed duliteraĵo „cvej vovn[4]. VD:hebrea lingvoSIN:judgermana lingvo
1. Monato, Boris Kolker: La gepatra de Zamenhof, 2003
2. Monato, Zofia Banet-Fornalowa: Listo de Sendler, 2004
3. Vikipedio, Aŝkenazoj
4. Vikipedio, W
angle:
Yiddish
beloruse:
ідыш
bulgare:
Идиш
ĉine:
意第緒語 [yìdìxùyǔ], 意第緒語 [Yìdìxùyǔ]
france:
yiddish (subst.)
germane:
Jiddisch
hebree:
יידית, יידיש
hungare:
jiddis
itale:
yiddish
katalune:
jiddisch, judeoalemany (subst.)
nederlande:
Jiddisch
pole:
jidysz
portugale:
Iídiche
ruse:
идиш
svede:
jiddisch

administraj notoj

pri Jid/o :
  Mi ne vidas pravigon por la skribo per majusklo (same,
  kiel por Sanskrito, Latino ks).
  [MB]
pri Jid/o :
  Ja temas pri propra nomo, same kiel Sanskrito, Volapuko, Esperanto, Glagolico. Oni povus akademie
  decidi ke propraj nomoj de skriboj kaj
  lingvoj alie ol de personoj kaj lokoj oni skribu minuskle, sed ĝis tiam ni strebu regulecon en la
  vortaro.
  [WD]