ĝerman/o PIV1

ĝermano  

1.  
HIS Ano de unu el vasta grupo de antikvaj triboj, apartenintaj al la hindeŭropa lingvofamilio, kiuj en la 1a jarcento a.K. okupis teritorion inter Rejno kaj Vistulo, Danubo kaj la Norda Maro kaj sudan Skandinavion: la ĉina civilizo estis konstante minacata de ĉirkaŭaj barbaroj, simile kiel estis la roma imperio fare de ĝermanoj [1]; la ĝermanoj loĝis ekde la 5a ĝis la 10a jarcentoj ĉefe en lignaj domoj [2]; antaŭ la romia kastelo, parto de la limeso kontraŭ ĝermanoj loĝantaj norde de Danubo, troviĝis civilula urbo [3].
2.  
Ano de unu el modernaj etnoj, devenintaj el tiuj triboj, kaj parolantaj en ĝermanaj lingvoj: la aŭtoro atentigas, ke latinidoj kaj ĝermanoj ne posedas tian vorton en siaj lingvoj, nu, la germana certe estas lingvo sufiĉe ĝermana kaj jen troviĝas la vorteto „je” [4]. SUB:germano, anglo, nederlandano
Rim.: Ne konfuzu kun germano.
angle:
1. ancient German
beloruse:
германец
france:
germain (subst.)
germane:
1. Germane 2. Sprecher einer germanischen Sprache
hispane:
germano
hungare:
germán
itale:
germano
katalune:
germànic (subst.)
perse:
ژرمن
pole:
germańczyk
portugale:
germano
ruse:
германец
svede:
german

ĝermanaj lingvoj  

LIN Grupo de parencaj hindeŭropaj lingvoj, devenintaj el lingvoj de la antikvaj ĝermanoj: la germana, la nederlanda, la frisa, la angla, la sveda, la dana, jido kaj aliaj.
angle:
Germanic languages
beloruse:
германскія мовы
france:
langues germaniques
germane:
germanische Sprachen
hispane:
lenguas germánicas
hungare:
germán nyelvek
itale:
lingue germaniche
katalune:
llengües germàniques
nederlande:
Germaanse talen
perse:
زبانهای ژرمنی
pole:
języki germańskie
portugale:
línguas germânicas
ruse:
германские языки
svede:
germanska språk

administraj notoj

~aj lingvoj: Mankas dua fontindiko.
~aj lingvoj: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.