Jupiter/o

Jupitero Vikipedio

1.  
MIT Romia supera dio, la dio de lumo, tondro kaj fulmo.. Analogo de helena Zeŭso: kun alta frunto, kvazaŭ Jupitero Hamlet ; kio estas permesata al Jupitero, ne estas permesata al bovo Marta ; Ho vi, ora suno, / Radiojn la plej belajn al mi pruntu / Kaj metu ilin kiel mian dankon / Al Jupitero antaŭ lian tronon Ifigenio ! (figure) [ili] rilatis al tiu ĉi por la homaro treege grava ideo pli serioze, ol diversaj nuntempaj Jupiteroj, kiuj pensas, ke ĉia eĉ plej supraĵa konatiĝo kun la esenco de lingvoj artaj malaltigus ilian honoron kaj indecon EE .
2.  
AST La kvina (laŭ distanco de la Suno) kaj la plej granda planedo de la sunsistemo: stranga estas Hor-set, la planedo Jupitero, kiu ĉirkaŭiras la ĉielon dum dek du jaroj, ĉar ĉirkaŭ ĝi rondiras kvar pli malgrandaj steloj [1]; la kometo troviĝis 615 milionojn da kilometroj for de la suno, alivorte (kaj pli simple) iom ekster la orbito de Jupitero [2]; la planedo troviĝas en la konstelacio Hidro kaj pezas kvinoble pli ol la planedo Jupitero [3]. (♃)
angle:
Jupiter
beloruse:
Юпітэр
bulgare:
Юпитер
ĉeĥe:
Jupiter
ĉine:
2. 木星 [Mùxīng]
dane:
Jupiter
france:
Jupiter
germane:
Jupiter
greke:
Δίας
hispane:
Júpiter
hungare:
Jupiter
indonezie:
Jupiter, Yupiter
itale:
Giove
katalune:
Júpiter
latinece:
kio estas permesata al ~o,...: Quod licet Jovi, non licet bovi
nederlande:
Jupiter
perse:
1. ژوپیتر 2. مشتری (نجوم)، بِرجیس
pole:
Jowisz
portugale:
Júpiter
ruse:
Юпитер
slovake:
Jupiter
svede:
Jupiter

administraj notoj