Zeŭs/o FK

Zeŭso  

MIT Helena supera dio, unue la dio de lumo: vane kompaton de Zeŭso li petas: / ventego kaj ondoj kaj pluv' ne ĉesiĝas FK ; iasence ili ĉiuj adoras la saman dion, la saman alahon aŭ, se reiri al vorto etimologie pli fidela kaj malpli kristisma ol „dio“, la saman zeŭson [1]; laŭ Francisko Azorín, Zeŭso estas ĉefdio de la greka Olimpo, filo de Kronoso k. Rea, frato de Posejd[on]o, Hadeso, Hestia, Demetra k. Hera […] li indikas etimologion el la kelta Teut, de tie la greka Theos, Djeos, kaj de tie la latina Deus [2]. VD:Jupitero
Rim.: Laŭ la germana Vikipedio, la latina „Deus“ kaj grekaj „Ζεύς“ resp. „Δίας“ devenas el la hinĝermana radiko *diu („hela“, „tago“).
angle:
Zeus
beloruse:
Дзэўс, Зеўс
france:
Zeus
germane:
Zeus
greke:
Δίας
hispane:
Zeus
hungare:
Zeusz
itale:
Zeus
katalune:
Zeus
perse:
زئوس
pole:
Zeŭus
portugale:
Zeus
ruse:
Зевс
svede:
Zeus

administraj notoj

pri ~o:
    Indas kontroli la grekan tradukon kaj aldoni la klasikan grekan.
    [JF]