katalun/o

kataluno

Ano de la ĉefa gento de Katalunujo: baldaŭ la aŭtonomio, atingita de katalunoj, eŭskoj kaj galegoj, fariĝis la normo, kaj la ŝtato fariĝis multaspekte, kvankam ne plene, federacio [1]; multaj katalunoj konsideras, ke la pagŝoseoj en Katalunio estas fakta monopolo pro la manko de vere uzeblaj alternativaj vojoj [2].
beloruse:
каталёнец
ĉine:
加泰隆尼亚人 [jiātàilóngníyàrén]
france:
Catalan (subst.)
germane:
Katalan
ide:
Kataluniano, Kataluno
japane:
カタロニア人 [カタロニアじん], カタルーニャ人 [カタルーニャじん]
pole:
Katalończyk
rumane:
catalan
tokipone:
jan Katala
ukraine:
каталанець, каталонець
volapuke:
Katalonänan

kataluna

Rilatanta al katalunoj aŭ Katalunujo: multloke en la mondo artemuloj festas nuntempe la verkaron de la kataluna artisto Joan Miró [3]; Hektor Alos i Font donis tre interesan superrigardon pri la situacio de la kataluna lingvo [4]; PP taksis ĝin plene kredebla kaj krizigis la freŝbakitan katalunan registaron [5]; en 1997 eksterlandaj civitanoj konsistigis 2 % de la kataluna loĝantaro [6].
3. Franz-Georg Rössler: Mia ateliero estas mia ĝardeno, Monato, 2001/01, p. 16
4. Monato, Reinhard Fössmeier: Neklara uzo de angla vorto
5. Monato, Hektor Alos i Font: Kronologio de kanajla mistifikado
6. Monato, Hektor Alos i Font: Lingva bunto
angle:
Catalan
beloruse:
каталёнскі
ĉine:
加泰隆語 [jiātàilóngyǔ], 加泰罗尼亚语 [jiātàiluóníyàyǔ]
france:
catalan (adj.)
germane:
katalanisch
ide:
Kataluniana, Kataluna
japane:
カタロニアの, カタルーニャの
nederlande:
Catalaans
norvege:
katalansk
okcidentfrise:
Katalaansk
pole:
kataloński
rumane:
catalană
ukraine:
каталанський, каталонський
volapuke:
Katalonänik

Katalunujo

GEOGPOL Aŭtonoma regiono situanta en la nordokcidento de Hispanujo: Els Segadors („La Agristoj“) estas la nuntempa oficiala himno de Katalunujo [7]; Catharina J. Roskes-Dirksen […] estas premiita kaj menciita de la Internaciaj Floraj Ludoj en Katalunujo en 1926, 1927 kaj 1928, i.a. per ŝiaj poemoj Simile al la mar' kaj Kristnasko [8]. SIN:Katalunio
afrikanse:
Katalonië
angle:
Catalonia
beloruse:
Каталёнія
ĉine:
加泰罗尼亚 [Jiātàiluóníyà]
eŭske:
Katalunia
france:
Catalogne
galege:
Cataluña
germane:
Katalonien
hispane:
Cataluña
ide:
Katalunia
itale:
Catalogna
katalune:
Catalunya
koree:
카탈루냐 지방
nederlande:
Catalonië
norvege:
Catalonia
okcidentfrise:
Kataloanje
okcitane:
Catalonha
perse:
کاتالونیا
pole:
Katalonia
portugale:
Catalunha
rumane:
Catalonia
ruse:
Каталония
slovake:
Katalánsko
svede:
Katalonien
tokipone:
ma Katala
turke:
Katalonya
volapuke:
Katalonän

administraj notoj