9katapult/o SPV

9katapulto

MAS Meĥanika ĵetilo: iu kiprano, prave aŭ malprave ekkonsciiĝinte, ke li bezonas pli spacohavan loĝejon, iris iun belan tagon al vendejo de antaŭpretigitaj konstruaĵoj, akiris unu el ili kaj ĵetegis ĝin sur la ebenan tegmenton de sia domo, bonvolu ne demandi min kiel: mi supozas, ke per helikoptero aŭ levitacio – malpli probable per katapulto, kiun oni ne ofte vidas sur la insulo [1].
a)
MILHIS Malnova militmaŝino, funkcianta per diversaj sistemoj, uzata por pafi ŝtonojn, ĵetarmilojn ktp: jen ili denove kun la katapultoj [2]; oni eĉ konstruis imitaĵojn de tormentum (sieĝkatapulto) [3]. SUB:balisto
b)
Knaba ludilo, konsistanta el ligna aŭ fera forketo kun elasta rubando, por pafi ŝtonetojn ktp:
c)
AVI Meĥanika aparato, por antaŭenĵeti aviadilon for de la ferdeko de ŝipo, aŭ velglisilon for de la grundo.
d)
AVI Aŭtomata sava aparato por elĵeti piloton el flugmaŝino.
1. Roberto Pigro: Terasa apartamento, Monato, 2011/01, p. 26
2. Alberto García Fumero: Espero, Monato, 2003/03, p. 22
3. Garbhan MacAoidh: Kampoj de Soria Antonio Machado, universala poeto, Monato, 2004/12, p. 23
angle:
catapult
beloruse:
1.a катапульта 1.b рагатка 1.c катапульта 1.d катапульта
ĉine:
弩炮 [nǔpào], 弹弓 [dàngōng], 石弩 [shínǔ]
france:
catapulte 1.b fronde (catapulte) 1.d siège éjectable
germane:
1.a Katapult, Wurfmaschine 1.b Schleuder, Zwille 1.c Flugzeugkatapult 1.d Schleudersitz
hispane:
catapulta
hungare:
katapult 1.a hajítógép, katapulta 1.b csúzli 1.c katapult
itale:
1.a catapulta (macchina bellica) 1.b fionda 1.c catapulta (per aerei) 1.d sedile eiettabile
japane:
[ど], 投石機 [とうせきき], ぱちんこ, カタパルト
katalune:
catapulta
nederlande:
1.a katapult 1.b katapult 1.c lanceerinrichting 1.d schietstoel
pole:
katapulta 1.a katapulta 1.b proca 1.c katapulta, wyrzutnia 1.d katapulta
ruse:
1.a катапульта 1.b рогатка 1.c катапульта 1.d катапульта
ukraine:
катапульта, метальна машина, рогатка

katapulti

(tr)
Antaŭenpeli per katapulto: se la vidvo bojas, perfide pri bankroto ĝojas […], katapultas […] [4].
4. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
beloruse:
катапультаваць
ĉeĥe:
katapultovat
ĉine:
投石 [tóushí], 抛石 [pāoshí]
france:
catapulter
germane:
katapultieren, abschießen, wegschleudern
hispane:
catapultar
hungare:
katapultál
itale:
catapultare
japane:
カタパルトで発射する [カタパルトではっしゃする]
katalune:
catapultar
nederlande:
wegslingeren
pole:
katapultować, strzelać z katapulty, strzelać z procy
ruse:
катапультировать
slovake:
katapultovať
ukraine:
катапультувати

administraj notoj