kazaĥ/o

kazaĥo

Ano de tjurka popolo, vivantaj en Kazaĥujo, Mongolujo, Rusujo, Ĉinujo kaj kelkaj aliaj landoj: ĉuvaŝoj, ekzemple, uzas unikajn specialajn literojn, kiujn enhavas nur Unikodo, la sama problemo aperas ĉe kazaĥoj, burjatoj kaj aliaj, dum multaj lingvoj en norda Kaŭkazio havas nur normajn cirilajn signojn en siaj alfabetoj [1]; litovaj entreprenistoj nun opinias, ke ricevinte ŝengenan vizon kazaĥoj prefere aĉetos aŭtojn en okcidenta Eŭropo sen aldone elspezi pro maklerado [2]; nek kazaĥoj nek belorusoj forgesas la rusan lingvon [3].
1. Monato, Vjaĉeslav (Slavik) Ivanov: La oseta lingvo
2. Monato, last: Libereco, ĝojiga ne por ĉiuj
3. Monato, Dmitriy Vlassov: Forfalas la landlimoj
angle:
kazakh
beloruse:
казах
ĉine:
哈萨克人 [Hāsàkèrén], 哈萨克族 [hāsàkèzú], 哈萨克 [hāsàkè]
germane:
Kasache
japane:
カザフ人 [カザフじん]
ukraine:
казах

Kazaĥujo [4]

GEOGPOL Ŝtato en la centra Azio kun ĉefurbo Astano, kun oficiala nomo: Respubliko de Kazaĥujo, ĝis 1991 Sovetunia respubliko. Ĝi limas kun Ĉinujo, Kirgizujo, Rusujo, Turkmenujo kaj Uzbekujo: per la disfalo de Sovetunio en 1991, kvin Centraziaj landoj akiris sendependecon — Kazaĥujo, Uzbekujo, Turkmenujo, Kirgizujo kaj Taĝikujo [5]. (KZ) SIN:Kazaĥio
4. Oficiala Informo de AdE, numero 11
5. Vikipedio, Centra Azio
angle:
Kazakhstan
beloruse:
Казахстан
bulgare:
Казахстан
ĉine:
哈萨克斯坦 [Hāsàkèsītǎn], 哈萨克斯坦 [hāsàkèsītǎn]
france:
Kazakhstan, République du Kazakhstan
germane:
Kasachstan
hungare:
Kazahsztán
indonezie:
Kazakhstan
itale:
Kazakistan, Cazachistan
nederlande:
Kazachstan
pole:
Kazachstan, Republika Kazachstanu
portugale:
Cazaquistão

administraj notoj