*kaze/o PV

*kazeo

KUI Densa solidiĝinta ne fermentinta parto de lakto, el kiu oni faras fromaĝon: min atendis varmaj bakaĵoj kun kazeo kaj butero, tiom bongustaj, ke mi, ŝajne, en la urbo neniam manĝis ion similan [1]; la kazea bulo estas miksaĵo el faruno kaj kazeo! [2]; la frenezulo formanĝas sian poŝtukon, aŭ sin imagas kazea kuko [3]; [li strebas] elpremi vian monujon, kiel kazean sakon [4]; la slovaka bryndza estas mola, knedita kaj salita ŝaffromaĝo, iomete simila al kazeo [5]. VD:selakto
1. Ivan G. Ŝirjaev: Sen titolo, ĉapitro 16a
2. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dekkvara Ĉapitro
3. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Naŭa Ĉapitro
4. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXI
5. Monato, Julius Hauser: Oro blanka
angle:
curd
beloruse:
тварог
bretone:
kaouledenn (laezh)
bulgare:
извара
ĉeĥe:
tvaroh
ĉine:
[lào], 拒絕 [jùjué], 无关紧要 [wúguānjǐnyào], 酥酪 [sūlào]
france:
caillé, fromage blanc
germane:
Quark ~a bulo: Quarkknödel. ~a kuko: Quarkkuchen, Käsekuchen.
hispane:
requesón
hungare:
túró
japane:
カード [かーど], 凝乳 [ぎょうにゅう]
katalune:
mató
nederlande:
wrongel, kwark
pole:
twaróg, ser fromage
ruse:
творог
slovake:
tvaroh
turke:
kesik süt, kazein
ukraine:
сир

kazeigi

Solidigi lakton al kazeo per fermentado: necesis kazeigi la dolĉan ŝaflakton [6].
6. Monato, Julius Hauser: Oro blanka, 2013
beloruse:
стварожваць
ĉine:
酸性化 [suānxìnghuà], 酸渍 [suānzì]
germane:
säuern (Milch)
japane:
凝固させる [ぎょうこさせる]

kazeiĝi

Solidiĝi, iĝi kazeo: same kiel freŝa lakto ne tuj kazeiĝas, tiel ankaŭ ofte malbona ago ne tuj alportas amaran frukton [7].
7. trad. T. T. Anuruddha: La Vojo al Nirvano aŭ la Dhammapado, 5:71, Bồ-Tát-Csoma-Instituto por Budhologio, 1973
angle:
curdle
beloruse:
стварожвацца
bretone:
kaoulediñ (laezh)
ĉine:
变酸 [biànsuān]
france:
cailler
germane:
sauer werden (Milch)
hungare:
megtúrósodik
japane:
凝固する [ぎょうこする]
katalune:
quallar
nederlande:
stremmen
ruse:
створожиться, свернуться (о молоке)
ukraine:
зсідатися, вурдитися, звурджуватися, скипітися (про молоко)

kazeigaĵo

KUI Fermentaĵo, ĝenerale ekstraktata el stomako de junaj, ankoraŭ laktonutrataj remaĉuloj, kiu servas por kazeigi lakton kazeigaĵo estas miksaĵo de enzimoj ĥimozino kaj pepsino.
angle:
rennet
beloruse:
закваска, рошчына
bretone:
tro (evit lakaat al laezh da gaoulediñ)
france:
présure
germane:
Lab
hungare:
tejoltó
katalune:
quall
nederlande:
stremsel
ruse:
закваска
ukraine:
сироваткова закваска, сичужний фермент, хімозин

sojkazeo

KUI Blanka kazesimila proteinriĉa manĝaĵo el sojfaboj; tofuo: fumaĵita sojkazeo [8].
angle:
tofu, bean curd
beloruse:
тофу
bulgare:
тофу
ĉeĥe:
sojový sýr, sojový tvaroh, tofu
ĉine:
豆腐 [dòufu]
france:
tofu
germane:
Tofu, Sojabohnenpaste, Sojabrei
hungare:
szójasajt, tofu
katalune:
tofu
nederlande:
tofoe, sojakaas
pole:
serek tofu
portugale:
tofu
slovake:
sójový syr, tofu
turke:
tofu
ukraine:
тофу, соєвий сир

administraj notoj

~igaĵo: Mankas dua fontindiko.
~igaĵo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.