9kiosk/o PV

kiosko

1.
HOR Ĝardena paviloneto: tio estis unuetaĝa kiosko el ligno, ĝi havis la formon de grandega kubo kun du verandoj, unu supre, la alia malsupre, kiuj ĉirkaŭis la konstruaĵon apogitaj sur multenombraj kolonoj [1]; ĉe la kontraŭa fino de la lageto staris rondforma kiosko, sur kies supro brilis multekolore emajlita, senpinta piramideto, kvazaŭ miniatura templo, kronita per orita kupolo [2]. VD:laŭbo
2.
Vendobudo kun fiksa starloko en placo, parko ks: mi eliris, fumis, trinkis iun aĉaĵon en apuda trinkkiosko, kaj revenis [3]; la vitrigita gazeta kiosko proponis al la pasaĝeroj […] moskvan „Pravda“ kaj blankan berlinan „Rul Metrop ; kolektantoj povis pligrandigi siajn kolektojn en funkcianta libro-kiosko [4]; la urboj Hago kaj Amsterdam […] ekuzis la Internacian Lingvon en la instrukciaro en telefonkioskoj [5].
angle:
kiosk, gazebo
beloruse:
кіёск, шапік
ĉeĥe:
altánek, kiosek, stánek
ĉine:
[tíng], 邮亭 [yóutíng], 報亭 [bàotíng], 小卖部 [xiǎomàibù], 亭子 [tíngzi]
france:
gloriette, kiosque
germane:
Gartenhäuschen, Pavillon trink~o: Getränkekiosk. gazeta ~o: Zeitungskiosk. telefon~o: Telefonhäuschen.
hungare:
kioszk, pavilon
japane:
キオスク, 売店 [ばいてん]
nederlande:
paviljoen, kiosk
pole:
kiosk
rumane:
chioșc
ruse:
киоск, ларёк
slovake:
besiedka, kiosk, stánok
turke:
köşk
ukraine:
кіоск, ларьок, павільйон

muzikkiosko

Muzikbudo: la interno de la parko havas […] muzikkioskon uzatan por iuj el la multaj eventoj, kiuj okazas en ĉi tiu parko [6].
6. Matthew C.: Somera Pikniko, Grupo Esperanto-Toronto, 2015-07-18
angle:
bandstand, band rotunda
beloruse:
музычны кіёск
ĉine:
音乐台 [yīnyuètái]
france:
kiosque à musique
germane:
Musikpavillon, Musikkiosk

administraj notoj