9pavilon/o Z PV
9pavilono
Ŝirmejo en ĝardeno aŭ en la naturo.
- a)
- Granda, luksa tendo: la organizantoj starigis aron da tend-pavilonoj [1];
- b)
- Konstruaĵeto, kun simetrie aranĝitaj muroj kaj aŭ kolonoj, kun tendosimila aŭ kupola tegmento: mi loĝis en flanka pavilono, destinita por gastoj [2]; ili penetras la pavilonojn, zigzag-rubande ĉirkaŭvolvante la aranĝitajn tie ekspoziciojn Metrop ; ĉe la enirejo al la pavilono li subite trovis sin antaŭ knabino [3]; ronda pavilono kun fontano [4]; vasta fruktĝardeno kun disfalanta pavilono sur monteto [5]; pavilonoj kun kvar loĝioj, en kiuj estis konservitaj grandaj pergamenaj memorlibroj kun nomoj de falintoj [6].
kiosko, laŭbo, muzikbudo
1.
Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 39. Ni Forton Pli Freŝan Akiras.
2. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro II
3. Stellan Engholm: Al Torento, I.
4. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 2
5. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, ĉe Lev Tolstoj en Jasnaja Poljana
6. Monato, Garbhan Macaoidh: Amnezio-amnestio, 2003
7. Jörg Blobelt, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:20091009440DR_Dresden_Schloß_Pillnitz_Chinesischer_Pavillon.jpg

- angle:
- pavilion
- beloruse:
- павільён альтанка
- france:
- pavillon
- germane:
- Pavillon
- hungare:
- díszsátor pavilon
- indonezie:
- paviliun
- nederlande:
- paviljoen
- pole:
- pawilon
- rumane:
- pavilion (construcție)
- ruse:
- павильон беседка
- ukraine:
- павільйон, альтанка
administraj notoj
~o:
Mankas verkindiko en fonto.